Plej alta gvidanto de KDPR invitas sud-korean prezidenton viziti Pjongjangon

(GMT+08:00) 2018-02-10 16:50:43     Redaktoro:Yu

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris sabate, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), invitis sud-korean prezidenton Moon Jae-in viziti Pjongjangon en sia oportuna tempo.

Kim Eui-kyeom, proparolanto de prezidento Moon, diris en televida gazetara konferenco, ke Kim Yo Jong, la pli juna fratino de la gvidanto de la KDPR, transdonis leteron de Kim Jong Un al Moon, montrante la deziron de Kim pri plibonigo de interkoreaj rilatoj.

La pli juna Kim transdonis la mesaĝon de la gvidanto de la KDPR, dirante, ke la gvidanto de la KDPR volos renkontiĝi kun prezidento Moon kiel eble plej frue. La gvidanto de la KDPR invitis Moon viziti Pjongjangon en sia oportuna tempo.

La invito estis farita dum la neoficiala renkontiĝo inter Moon kaj la olimpika delegacio de la KDPR, inkluzive de la pli juna Kim, kiu servas kiel la unua vicprezidanto de la Centra Komitato de la reganta Korea Laborista Partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin