Vizito de ĉina ŝtatkonsilanto al Usono akcelas duflankan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-02-11 10:46:00     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris sabate, ke la lastatempa vizito de ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi al Usono helpos fiksi kurson por komunikado kaj kunlaboro inter la du landoj en la estonteco.

Lu diris al amaskomunikiloj, ke la du-taga vizito de Yang ebligis al la du flankoj interŝanĝi opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Li diris, ke dum la vizito de Yang de la 8a ĝis la 9a de februaro, la du flankoj anoncis okazigi la duan sesion de la Diplomatia kaj Sekureca Dialogo en Ĉinio en la unua duono de la jaro.

Pekino kaj Vaŝingtono okazigos ankaŭ la Dialogon pri Leĝefikigo kaj Retsekureco, Dialogon pri Sociaj kaj Kulturaj Demandoj kaj la Ampleksan Ekonomian Dialogon en 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin