Ĉinio kaj Filipinoj konsiliĝos pri demando de Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-02-11 10:57:21     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris vendrede en gazetara konferenco, ke laŭ interkonsento, Ĉinio kaj Filipinoj okazigos la duan kunvenon de la duflanka konsiliĝa mekanismo pri la demando de la Suda Ĉina Maro en la proksima estonteco, kaj nun la du flankoj subtenas striktan komunikadon pri detaloj de la kunveno.

Geng diris, ke danke al la komunaj zorgoj kaj subtenoj de gvidantoj de la du landoj, Ĉinio kaj Filipinoj starigis kaj bone funkciigis la konsiliĝan mekanismon. La unua kunveno de la mekanismo okazis en la ĉina urbo Guiyang en majo de 2017 kaj akiris fruktodonajn rezultojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin