Afgana prezidento ordenis oficialulojn de sekurecaj departementoj

(GMT+08:00) 2018-02-11 11:15:45     Redaktoro:Yu

Afgana prezidento Ashraf Ghani sabate atribuis honorajn medalojn al 17 altrangaj oficialuloj el la naciaj sekurecaj departementoj por rekoni iliajn elstarajn kontribuojn al konservado de nacia unueco kaj socia stabileco.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la 17 ordenitaj personoj venas el la Ministerio de Defendo, speciala trupo, la aera armeo kaj speciala polico.

En la ceremonio Ghani laŭdis iliajn elstarajn atingojn, dirante, ke ili estas la fiero de la afgana registaro kaj la popolo kaj defendas la nacian sekurecon kaj socian stabilecon sur malsamaj frontoj. Li promesis, ke li antaŭenigos plu disvolvadon kaj reformon de la sekurecaj departementoj kaj sin dediĉos plu al konstruado de la nacia sekuriga kapablo dum sia oficperiodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin