Niĝeria gvidanto esprimas salutojn al Ĉinio antaŭ Ĉina Novjaro

(GMT+08:00) 2018-02-11 12:21:04     Redaktoro:Yu

Deklaro de niĝeria prezidento Muhammadu Buhari diris sabate, ke la prezidento esprimas siajn salutojn al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo antaŭ la baldaŭa ĉina lunkalendara novjaro aŭ la Printempa Festo.

La deklaro diris, ke Buhari, en letero al sia ĉina paralelulo Xi Jinping, deziras, ke la amikeco inter Niĝerio kaj Ĉinio floru kaj prosperu por la profito de la du popoloj en la nova jaro. La deklaro diris, "Vi komencos festojn, kiuj markas la ĉinan hund-jaron, en la 16a de februaro 2018, kaj ni gratulas vin kaj deziras al vi prosperan kaj pacan novjaron."

Buhari diris, ke en la pasinta jaro, Ĉinio akiris grandajn atingojn en sia ekonomio, demokratio, eksterlandaj rilatoj kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin