Raporto de Xi al 19a Nacia Kongreso de KPĈ eldoniĝis en 10 fremdaj lingvoj

(GMT+08:00) 2018-02-11 15:37:33     Redaktoro:Yu

La raporto farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estis eldonita en 10 fremdaj lingvoj.

La libro, eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, nun estas disponebla en la angla, franca, hispana, germana, japana, rusa, araba, portugala, vjetnama kaj laosa lingvoj.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la raporton en la 18a de oktobro 2017. La raporto estis titolita "Akiri Decidan Venkon en Konstruado de Modere Prospera Socio en Ĉiuj Aspektoj kaj Strebi por la Granda Sukceso de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Erao ".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin