Novaĵoj (Februaro 12)

(GMT+08:00) 2018-02-12 16:47:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina vicĉefministro kunsidis kun gvidantoj de religiaj grupoj; pasaĝeraviadilo kun 71 homoj kraŝis en Rusio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vicĉefministro Wang Yang dimanĉe emfazis, ke religioj en Ĉinio devas esti ĉinaj en orientado kaj serĉi pli bonan adaptiĝon al socialisma socio.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en simpozio kun gvidantoj de naciaj religiaj grupoj antaŭ la Printempa Festo.

Wang diris, ke religiaj rondoj en Ĉinio bezonis plu studi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, kaj aktiva gvidado devas esti donita al religiaj grupoj por ke ili pli bone adaptiĝu al socialisma socio.

La vicĉefministro esprimis dankon pro la pozitiva rolo, kiun religiaj grupoj ludas en antaŭenigo de nacia unueco, religia progreso kaj socia harmonio. Li aldonis, ke necesas pli da klopodoj por pli bone klarigi la politikon pri religiaj aferoj, eduki kaj trejni pli da profesiuloj en religiaj rondoj.

La raporto farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estis eldonita en 10 fremdaj lingvoj.

La libro, eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, nun estas disponebla en la angla, franca, hispana, germana, japana, rusa, araba, portugala, vjetnama kaj laosa lingvoj.

Ĉina ambasadorejo en Bangladeŝo kune kun du agentejoj de la UN sabate disdonis helpajn materialojn al suferintoj de inundo de la bangladeŝa distrikto Nilphamari, ĉirkaŭ 360 kilometrojn nordokcidente de Dako.

Bangladeŝaj registaraj oficialuloj, ĉinaj oficialuloj el la ambasadorejo, kaj reprezentantoj de la UN ĉeestis la disdonan ceremonion. Hejmaj materialoj kaj litkovriloj estis disdonitaj al la influitaj familioj en Bangladeŝo.

En la pasinta jaro sud-aziaj musonaj pluvegoj inundis la nordajn ebenaĵojn de Bangladeŝo kaj severe influis milionojn da homoj en 31 distriktoj. La inundo detruis 82 000 domojn kaj difektis multajn aliajn, kaj 320 mil homoj bezonis helpon por ripari siajn domojn kaj anstataŭigi siajn difektitajn posedaĵojn post la retiriĝo de la inundo.

Por subteni la lukton kontraŭ la inundo, la ĉina Ministerio de Komerco partneriĝis kun la Disvolva Programo de la UN por liveri 4 milionojn da usonaj dolaroj al la suferintoj de la inundo.

Ĉina ambasadoro al Sirio Qi Qianjin diris dimanĉe, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la rekonstruo kaj disvolvado de Sirio per pliigo de sia helpo.

La ambasadoro diris al la novaĵ-agentejo Xinhua dum sia vizito al la Universitata Hospitalo al-Muwasat en Damasko, ke li pensas, ke estas tempo por koncentri ĉiujn klopodojn sur la disvolvadon kaj rekonstruon de Sirio, kaj Ĉinio ludos pli grandan rolon en ĉi tiu procezo per pli da helpo al la siria popolo kaj la siria registaro.

Ĉinio liveris plurajn donacojn por subteni la sanzorgan sektoron en Sirio, kaj la lasta estis mondonaco por renovigo de la urĝejo de la Universitata Hospitalo al-Muwasat.

Informita persono el la rusa Ministerio pri Urĝa Situacio dimanĉe diris al la novaĵ-agentejo Interfax, ke pasaĝeraviadilo kun 71 homoj kraŝis nelonge post ekflugo el Moskvo, kaj neniu el la deĵorantoj kaj pasaĝeroj havas eblecon postvivi.

La pasaĝeraviadilo Antonov-148 de la flugkompanio Saratov kun 65 pasaĝeroj kaj ses deĵorantoj kraŝis survoje de la flughaveno Domodedovo en Moskvo al Orsk de la regiono Orenburg en okcidenta Rusio.

Radio-kontakto kun la sep-jara aviadilo fabrikita de Rusio perdiĝis je la 14a horo kaj 21 minutoj laŭ moskva tempo, kelkajn minutojn post la ekflugo.

La informita persono diris, ke la aviadilo kraŝis proksime al la vilaĝo Argunovo. La deĵorantoj kaj pasaĝeroj ne havas eblecon postvivi.

Vidintoj en la vilaĝo Argunovo diris al amaskomunikiloj, ke ili vidis, ke brulanta aviadilo falis el la ĉielo, kaj la raporto de la novaĵ-agentejo Interfax diris, ke estis trovitaj fragmentoj de du kadavroj.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento Vladimir Putin, diris, ke la prezidento esprimis siajn profundajn kondolencojn al tiuj, kiuj perdis siajn parencojn en la kraŝo kaj ordonis fondi registaran komisionon por enketi pri la kraŝo.

La Infana Fonduso de la UN dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la milito estigita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en 2014 reduktis kvaronon de la irakaj infanoj al malriĉeco.

La deklaro diris, ke 3,7 milionoj da irakaj infanoj falis en malriĉecon pro la milito, kaj tiu ĉi nombro okupas kvaronon de la irakaj infanoj. Krome, pli ol 3 milionoj da infanoj ne povas ricevi normalan edukon pro la milito, kaj nemalmultaj infanoj devigite forlasis lernejojn pro malriĉeco.

Donitaĵoj publikigitaj de la Infana Fonduso montris, ke ekde 2014 en Irako okazis 150 atakoj kontraŭ edukaj instalaĵoj kaj 50 aliaj kontraŭ sanitaraj instalaĵoj. Duono de la irakaj lernejoj bezonas riparadon. La Infana Fonduso vokis la internacian komunumon helpi al Irako rekonstrui infrastrukturon bezonatan de la infanoj kiel eble plej rapide kaj liveri publikajn servojn al la infanoj.

De la 12a ĝis la 14a de februaro en Kuvajto okazos internacia konferenco pri la rekonstruo de Irako. Tio estas la unua internacia konferenco pri la rekonstruo de Irako post la venko de la lando en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato. Altnivelaj delegitoj el ĉirkaŭ 70 landoj, la Monda Banko kaj aliaj internaciaj organizoj kaj 950 firmaoj kaj sociaj organizoj diskutos pri temoj koncernaj al la rekonstruo de Irako.

La altnivela delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) hejmenrevenis dimanĉe vespere post vizito al Sud-Koreio kaj ĉeesto al la malferma ceremonio de la 23aj Vintraj Olimpikoj en PyeongChang.

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la delegacio, gvidata de Kim Yong Nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo de la KDPR, flugis 45 minutojn el Inchon al Pjongjango.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin