Ĉinio gratulas Nepalon pri ties sukcesa elektado

(GMT+08:00) 2018-02-12 19:38:28     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la nepala elektokomitato sinsekve publikigis la rezulton de la elektado de reprezentantoj por la Supera Ĉambro kaj la Malsupera Ĉambro de la Parlamento. La 12an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio gratulas, ke Nepalo glate plenumis sian elektadon en diversnivalaj parlamentoj, kaj respektas la elekton de la nepala popolo.

Estas raporto, ke la rezulto de la elektado montras, ke la maldekstra alianco konsistanta el la Komunista Partio de Nepalo (federita kun Marksismo kaj Leninismo) kaj la Komunista Partio de Nepalo (Maoismo) gajnis la plimulton de la seĝoj. Al tio nepalaj ĉefaj amaskomunikiloj donis pozitivan opinion. En la regula gazetara konferenco de la 12a de februaro Geng Shuang diris:

"Ĉinio gratulas, ke Nepalo glate plenumis sian elektadon en diversnivalaj parlamentoj, kaj respektas la elekton de la nepala popolo. Ĉinio sincere esperas, ke ĉiuj nepalaj partioj daŭrigos siajn unuigon kaj kunlaboron, glate plenumos la formadon de la nova registaro, kaj certigos la stabilecon de politiko kaj la evoluon de ekonomio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin