Altnivela delegacio de KDPR hejmenrevenis post vizIto al Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-02-12 13:20:14     Redaktoro:Yu

La altnivela delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) hejmenrevenis dimanĉe vespere post vizito al Sud-Koreio kaj ĉeesto al la malferma ceremonio de la 23aj Vintraj Olimpikoj en PyeongChang

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la delegacio, gvidata de Kim Yong Nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej Supera Popola Asembleo de la KDPR, flugis 45 minutojn el Inchon al Pjongjango.

La delegacio inkluzivis ankaŭ Kim Yo Jong, la pli junan fratinon de la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un kaj ankaŭ la unuan vicprezidanton de la Centra Komitato de la reganta Korea Laborista Partio.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la delegacio estis varme akceptita de multaj altrangaj oficialuloj kaj la honora gvardio de la Korea Popola Armeo en la flughaveno ĉe la reveno.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in renkontiĝis kun la delegacio sabate en la prezidentejo Blua Domo en Seulo. La du flankoj konsentis plibonigi interkoreajn rilatojn kaj serĉi pacon sur la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin