Ĉinio ludos pli grandan rolon en rekonstruo kaj disvolvado de Sirio

(GMT+08:00) 2018-02-12 13:34:31     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Sirio Qi Qianjin diris dimanĉe, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la rekonstruo kaj disvolvado de Sirio per pliigo de sia helpo.

La ambasadoro diris al la novaĵ-agentejo Xinhua dum sia vizito al la Universitata Hospitalo al-Muwasat en Damasko, ke li pensas, ke estas tempo por koncentri ĉiujn klopodojn sur la disvolvadon kaj rekonstruon de Sirio, kaj Ĉinio ludos pli grandan rolon en ĉi tiu procezo per pli da helpo al la siria popolo kaj la siria registaro.

Ĉinio liveris plurajn donacojn por subteni la sanzorgan sektoron en Sirio, kaj la lasta estis mondonaco por renovigo de la urĝejo de la Universitata Hospitalo al-Muwasat.

En januaro 2017, la ĉina registaro donacis milionon da usonaj dolaroj al la Monda Organizo pri Sano por subteni humanitaran projekton pri traktado de la sanproblemoj de influitaj sirianoj. La projekto inkluzivas liveradon de sanzorgaj servoj al siriaj rifuĝintoj kaj plibonigon de primara prizorgo kaj etenditaj sanservoj en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin