Fina rajto je intertrakto estas en la manoj de popoloj

(GMT+08:00) 2018-02-13 18:31:18     Redaktoro:Xiong

Konsidere la plej novan eldiron pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Maldivoj, faritan de la maldiva eksprezidento Mohamed Nasheed, la 13an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino donis refuton kaj emfazis, ke la fina rajto je intertrakto pri la kunlaboro inter Ĉinio kaj Maldivoj estas en la manoj de la dulandaj popoloj.

Lastatempe la maldiva eksprezidento Mohamed Nasheed asertis, ke Ĉinio posedas dek sep insulojn en Maldivoj, nome, ĝi "rabas terpecojn", kio ne estas dupartia problemo rilate nur al Ĉinio kaj Maldivoj, sed "internacia problemo" kaj "problemo de universalaj rajtoj", kaj tiu problemo devas esti solvita per plurflanka mekanismo, kaj ke, se li denove prenos la oficon, li serĉos pri la problemo de "rabo de terpecoj" la helpon de la internacia komunumo. Kontraŭ tio Geng Shuang respondis:

"En la lasta semajno mi jam respondis al simila eldiro de sinjoro Nasheed. Lia nova esprimo estas neŝanĝa, sama kiel antaŭe, pure inventita kaj absurda. Ĉi tie mi havas bezonon atentigi sinjoron Nasheed, ĉu la ĉina-maldiva kunlaboro konformas al la interesoj de la du partioj, ĉu ĝi alportas bonon al la du landoj kaj al la dulandaj popoloj, tio – do la fina rajto je intertrakto – dependas de la dulandaj popoloj, sed ne de persono aparta. Kaj precipe, liaj unuflankaj vortoj ne povas detrui la bonon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin