Ĉinio profunde funebris al viktimoj en kraŝado de rusa aviadilo

(GMT+08:00) 2018-02-13 10:52:19     Redaktoro:Pluveta

Merkrede proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio profunde funebris al la viktimoj en la kraŝado de rusa aviadilo.

Laŭinforme la pasaĝeraviadilo Antonov-148 de la flugkompanio Saratov kun 65 pasaĝeroj kaj ses deĵorantoj kraŝis survoje de la flughaveno Domodedovo en Moskvo al Orsk de la regiono Orenburg en okcidenta Rusio.

Geng Shuang diris, ke kiel bona amiko de la rusa popolo Ĉinio forte bedaŭras la akcidenton kaj esprimis profundan funebron al la viktimoj. Ĉinio ankaŭ esprimis sinceran simpation kaj solidarecon al iliaj parencoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin