ĈRI subskribis kunlaboran interkonsenton kun Grupo de Ĉina Aviada Industrio

(GMT+08:00) 2018-02-13 15:22:54     Redaktoro:Pluveta

Lunde Ĉina Radio Internacia kaj la Grupo de Ĉina Aviada Industrio okazigis subskriban ceremonion pri strategia kunlabora interkonsento. Laŭ la interkonsento la du partioj pere de siaj superecoj disvolvos kunlaborojn en la kampoj de kultura propagando, produktado de kulturaj enhavoj, konstruado de kulturaj platformoj kaj popularigo de ĉina kulturo en eksteraj landoj. La interkonsento celas malfermi novan strukturon de aviada kultura industrio de Ĉinio. Samtempe sekve de la alveno de interreta epoko en aviadilo la grupo rapidigos la konstruadon de interreta platformo en aviadiloj. La du flankoj kunlaboros ankaŭ en la kampo de aviada interreto. Al la subskriba ceremonio ĉeestis Song Zhiyong, ĝenerala direktoro de la Grupo de Ĉina Aviada Industrio, kaj Wang Gengnian, direktoro de Ĉina Radio Inernacia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin