Novaĵoj (Februaro 14)

(GMT+08:00) 2018-02-14 17:11:42     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping emfazis solide antaŭenpuŝi batalon kontraŭ malriĉeco; Okazis dua kunveno de duflanka interkonsiliĝa mekanismo de Ĉinio kaj Filipinoj pri Suda Ĉina Maro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en ĉina urbo Chengdu, Sichuan-provinco, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping prezidis kunsidon pri batalo kontraŭ malriĉeco, aŭskultis raporton pri la situacio de la batalo kaj aranĝis la kontraŭmalriĉecan laboron en la venontaj 3 jaroj. Xi Jinping ankaŭ donis printempfestan bondeziron al la laborantoj kontraŭ malriĉeco kaj al la lokaj diversnaciecaj popolanoj.

Marde en Manilo, Filipinoj, okazis la dua kunveno de duflanka interkonsiliĝa mekanismo de Ĉinio kaj Filipinoj pri Suda Ĉina Maro. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj vicministro pri politikoj de filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Enrique Manalo ĉeestis la kunvenon. La du flankoj akcentis gravecon de la kunveno kaj emfazis, ke la interkonsiliĝa mekanismo helpas stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Surbaze de la unua kunveno de la duflanka interkonsiliĝa mekanismo okazinta la 19an de majo 2017, la du flankoj malkaŝeme kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri zorgataj demandoj de la Suda Ĉina Maro. Ili diskutis pri regado kaj preventado de akcidentoj sur la maro, fortigo de dialogo kaj kunlaboro kaj akcelo de reciproka fideco kaj konfido. La kunveno akiris pozitivajn atingojn.

La du flankoj konsentis plue diskuti pri establo de konfidaj rimedoj, altigo de reciproka fido kaj promesis sin regi en la Suda Ĉina Maro kaj ne preni agojn komplikigantajn la disputon kaj influantajn la regionajn pacon kaj stabilecon. La du flankoj reasertis amplekse kaj efike efektivigi la Agan Deklaracion de Partioj Koncernataj pri la Suda Ĉina Maro de 2002 kaj interkonsiliĝos pri agreguloj pri la Suda Ĉina Maro komence de la venonta monato laŭ konsento de la 20a Konferenco de Gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj. La tria kunveno okazos en Ĉinio en la dua duonjaro de la kuranta jaro.

Marde en la Sekureca Konsilio de la UN, ĉina konstanta reprezentanto en la UN Ma Zhaoxu alvokis, ke la internacia komunumo starigu al si konscion de komunumo de komuna futuro, fortigu kunlaboron kaj kune traktu terorismon laŭ ĝiaj novaj tendenco kaj karakteroj.

Li diris, ke fronte al minaco de diversforma terorismo, la internacia komunumo devas persisti en unuiga normo kaj firme bati ĝin kun nultolereca kaj sendiferenca sinteno. La internacia komunumo devas respekti suverenecon de koncernataj landoj en bato kontraŭ terorismo kaj tiuj landoj devas porti ĉefan respondecon, kaj la internacia kunlaboro pri bato kontraŭ terorismo devas sekvi la principojn de la Ĉarto de UN kaj ludi gvidan rolon de la UN kaj la SK.

La 12an de februaro la ĉina delegacio, kiu ĉeestis la 41an kunvenon de la konsilio de la Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvado (IFAD), deklaris, ke Ĉinio faros mondonacon de dek milionoj da usonaj dolaroj al la Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvado, por ke sub ĝi establiĝu kaso por sud-suda kunlaboro kaj tripartia kunlaboro.

La kaso nove establita ekskluzive subtenos la redukton de malriĉeco en kamparo kaj la disvolvon de sud-suda kunlaboro en diversaj kampoj, ekzemple en teknologia interŝanĝo, politika dialogo, kunĝuo de scioj kaj starigo de kapableco.

La 12an de februaro Kim Jong-un, la plej supera gvidanto de Nord-Koreio, aŭskultis la raporton de la nordkorea altranga delegacio, ĵus reveninta el Sud-Koreio post vizito al ĝi, kaj indikis, ke necesas altigi la bonan etoson en kiu la nordo kaj la sudo forte sopiras pri repaciĝo kaj dialogo dum la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang kaj daŭre akumuli bonajn rezultojn. Li ankaŭ montris la direkton, en kiu iras plibonigo kaj evoluigo de la norda-sudaj rilatoj, kaj postulis, ke koncernaj institucioj alprenu konkretajn rimedojn ĉi-rilate.

Kim Jong-un diris, ke Sud-Koreio donis apartan gravecon al la vizito de la nordkorea altranga delegacio por ĝia partopreno en la Vintraj Olimpikoj de Pyeongchang, kaj laŭeble proponis agrablan servadon al la nordkoreaj personoj, kio lin impresis profunde, kaj por tio li esprimis dankon.

Konsidere la plej novan esprimon pri la situacio de la Korea duoninsulo, fare de Nord-Koreio, la 13an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino esperis, ke Nord-Koreio kaj Usono kaptos tiun ĉi okazon kaj, montrante sincerecon, akurate kaj rezolute faros signifajn paŝojn.

Estas raporto, ke la sud-korea Porunuiga Ministerio asertis, ke Sud-Koreio direktos en estonteco sian ĉefan taskon al tio, ke Nord-Koreio kaj Usono disvolvu dialogon. Intertempe ankaŭ la usona vicprezidento Mike Pence diris, ke Usono kaj Sud-Koreio jam venis en akordon pri la nuklea problemo de Nord-Koreio, tio estas, ke unuavice Sud-Koreio kontaktiĝos kun Nord-Koreio por fari dialogon, kaj poste, se tio eblos, Usono kaj Nord-Koreio aliros al kontakto kaj dialogo. Por tio Geng Shuang diris:

"Ĉinio ĉiam opinias, ke la definitiva solvo de la duoninsula problemo dependas de intertraktado kaj dialogo. Ĉinio esperas, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio, danke al tiu ĉi bona okazo – la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang, daŭrigos sian kontakton, kaj, prenante tion kiel startpunkton, paŝo post paŝo malfermos la pordon de politika dialogo. Cetere, la ĉefaĵo de la duoninsula problemo estas la kontraŭstaro inter Nord-Koreio kaj Usono, kaj Ĉinio esperas, ke la interagado inter la nordo kaj la sudo povos transformiĝi en tiun inter Nord-Koreio kaj Usono, kaj ke Nord-Koreio kaj Usono kaptos tiun ĉi okazon kaj, montrante sincerecon, akurate kaj rezolute faros signifajn paŝojn."

La 13an de februaro la Internacia Aviada Komitato sub la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj informis en sia bulteno, ke la kialo, pro kiu la rusa pasaĝeraviadilo An-148 kraŝis, eble estis glaciiĝo de la aerrapideca tabo.

Enketistoj de la Internacia Aviada Komitato, analizinte la datumon de fluago laŭ la nigra kesteto de la kraŝinta aviadilo, konkludis, ke la aerrapideca tubo, pro ĝia glaciiĝo, donis al la aviadisto misan informon pri rapideco de flugado, kaj poste el tio okazis serio da "apartaj statoj", kaj ĉio ĉi tio kraŝigis la aviadilon. La aerrapideca tubo propre havis alvarmigan sistemon, tamen tiam ĝi estis nenormale fermita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin