Kim Jong-un postulis pli agrablan etoson por dialogo

(GMT+08:00) 2018-02-14 15:05:15     Redaktoro:Xiong

La 12an de februaro Kim Jong-un, la plej supera gvidanto de Nord-Koreio, aŭskultis la raporton de la nordkorea altranga delegacio, ĵus reveninta el Sud-Koreio post vizito al ĝi, kaj indikis, ke necesas altigi la bonan etoson en kiu la nordo kaj la sudo forte sopiras pri repaciĝo kaj dialogo dum la Vintra Olimpikoj de Pyeongchang kaj daŭre akumuli bonajn rezultojn. Li ankaŭ montris la direkton, en kiu iras plibonigo kaj evoluigo de la norda-sudaj rilatoj, kaj postulis, ke koncernaj institucioj alprenu konkretajn rimedojn ĉi-rilate.

Kim Jong-un diris, ke Sud-Koreio donis apartan gravecon al la vizito de la nordkorea altranga delegacio por ĝia partopreno en la Vintraj Olimpikoj de Pyeongchang, kaj laŭeble proponis agrablan servadon al la nordkoreaj personoj, kio lin impresis profunde, kaj por tio li esprimis dankon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin