Okazis dua kunveno de duflanka interkonsiliĝa mekanismo de Ĉinio kaj Filipinoj pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-02-14 14:56:22     Redaktoro:祃璟琳

Marde en Manilo, Filipinoj, okazis la dua kunveno de duflanka interkonsiliĝa mekanismo de Ĉinio kaj Filipinoj pri Suda Ĉina Maro. Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj vicministro pri politikoj de filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Enrique Manalo ĉeestis la kunvenon. La du flankoj akcentis gravecon de la kunveno kaj esprimis, ke la interkonsiliĝa mekanismo helpas stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Surbaze de la unua kunveno de la duflanka interkonsiliĝa mekanismo okazinta la 19an de majo 2017, la du flankoj malkaŝeme kaj sincere interŝanĝis opiniojn pri zorgataj demandoj de la Suda Ĉina Maro. Ili diskutis pri regado kaj preventado de akcidentoj sur la maro, fortigo de dialogo kaj kunlaboro kaj akcelo de reciproka fideco kaj konfido. La kunveno akiris pozitivajn atingojn.

La du flankoj konsentis plue diskuti pri establo de konfidaj rimedoj, altigo de reciproka fido kaj promesis sin regi en la Suda Ĉina Maro kaj ne preni agojn komplikigantajn la disputon kaj influantajn la regionajn pacon kaj stabilecon. La du flankoj reasertis amplekse kaj efike efektivigi la Agan Deklaracion de Partioj Koncernataj pri la Suda Ĉina Maro de 2002 kaj interkonsiliĝos pri agreguloj pri la Suda Ĉina Maro komence de la venonta monato laŭ konsento de la 20a Konferenco de Gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj. La tria kunveno okazos en Ĉinio en la dua duonjaro de la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin