Novaĵoj (Februaro 15)

(GMT+08:00) 2018-02-15 16:45:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Pluveta kaj kore bonvernigas vin al nia Espernto-elsendo. Hodiaŭ estas la 15a de februaro, ĵaŭdo, la lasta tago de la ĉina koko-jaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esprimas printemp-festajn salutojn; Jacob Zuma anoncis rezignon pri sud-afrika prezidenteco. Sekve estos ...

Prezidanto Xi Jinping instigis la ĉinan popolon labori diligente en la nova epoko dum sia printemp-festa parolado merkrede.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la nova epoko apartenas al tiuj, kiuj laboras diligente, kaj feliĉo estas realigebla nur per plenumo de la vivo kun klopodoj. Li diris, "Estos malfaciloj en nia klopodo, sed batali kontraŭ ili ankaŭ purigos niajn animojn kaj fortigos nian fidon.

Xi emfazis, ke la granda afero subteni kaj evoluigi socialismon kun ĉinaj trajtoj bezonas diligentan laboron de generacioj kaj eĉ de dekoj da generacioj. Tiuj batalantoj en ĉi tiuj klopodoj estos pli riĉaj en spirito, kaj havos la plej profundan komprenon pri feliĉo. Xi vokis al la membroj de la KPĈ koncentri sian laboron sur la aspirojn de la popolo al pli bona vivo kaj ĉiam batali por la popolo kaj kun la popolo. Devas esti samtempe konkurenco kaj solidareco en la klopodo.

En la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, la partio anoncis, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon post jardekoj da malfacila laboro.

Laŭ Unua Oceanografia Instituto de la Ŝtata Oceana Administracio, Xiangyanghong 01, la ĉina elita ŝipo por scienca esploro merkrede albordiĝis en haveno en Ĉilio post la mara esplorado en antarkto.

Dum la 46-taga misio, la ŝipo kondukis enketojn en la atlantika sektoro de antarkto en diversaj kampoj, inkluzive de maraj geologio, geofiziko, medio, marfundaj topografioj kaj mapado.

Li Tiegang, direktoro de la instituto, kies stabejo troviĝas en la urbo Qingdao, diris, ke en la centra parto de la markolo Drake, la ŝipo faris ampleksan observadon pri oceanografiaj elementoj. Estis la unua fojo, ke ĉina esplorŝipo akiris profilon de profunda oceanografia observado en la grava regiono de la Suda Okcidentventa Zono.

La ŝipo sukcese metis du kompletojn da profundakvaj buoj en la baseno Powell de la plej norda Antarkta Duoninsulo, kiuj helpos al esploristoj observi rapidecon de fluado, temperaturon kaj salecon en malsamaj profundoj de la oceano.

La antarkta misio estis la kvara etapo de la vojaĝo de Xiangyanghong tra la mondo, la unua mara esplora ekspedicio de Ĉinio, kiu integras oceanan kaj polusan esplorojn.

Sud-afrika prezidento Jacob Zuma anoncis merkrede vespere, ke li ĵus rezignis prezidentecon, ĉar li ne volas dividi la regantan partion.

"La Afrika Nacia Kongreso neniam devas esti dividita en mia nomo. Mi do decidis rezigni mian oficon," Zuma diris en 30-minuta parolado al la tuta lando en Johanesburgo.

Zuma, 75-jara, diris al amaskomunikiloj, ke kvankam li ne konsentis pri la Afrika Nacia Kongreso, li decidis rezigni prezidentecon. Li diris, ke li kredas, ke li devas esti eksigita per konstituciaj rimedoj. Li diris, "Mi devas akcepti, ke se mia partio kaj miaj samlandanoj deziras, ke mi estu eksigita el la posteno, ili devas praktiki tiun rajton kaj fari tion en la afero preskribita en la maniero de la konstitucio." Li aldonis, ke li decidis rezigni tuj prezidentecon, kvankam li ne konsentas pri la decido de la gvidantaro de la Afrika Nacia Kongreso. Li aldonis, ke li ĉiam estas disciplina membro de la partio.

La maroka oficiala novaĵ-agentejo MAP raportis, ke maroka ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Bourita merkrede reasertis la firman subtenon de la reĝlando al la suvereneco kaj teritoria integreco de Irako.

Bourita fari la rimarkojn en la ministra kunveno de la internacia konferenco pri la rekonstruo de Irako en Kuvajto. Li diris, ke Maroko gratulas Irakon pro ĝia granda venko en la milito kontraŭ la terorisma organizo Islama Ŝtato kaj esperas, ke ĉi tiu sukceso fariĝos la preludo de la definitiva forigo de ĉi tiu plago en la regiono.

Bourita akcentis, ke Maroko laŭdas la spiriton de nacia unueco, kiun montris la iraka popolo en la milito kontraŭ ĉi tiu krima organizo, ĉar ĝi estas unu el la decidaj faktoroj de la venko. Li reasertis konstantan subtenon de Maroko al la klopodoj de la iraka registaro por realigo de kompleta, justa kaj inkluziva disvolviĝo de la iraka popolo. Li laŭdis ankaŭ la reziston de Irako dum ĉi tiu dolora fazo, markita precipe per la sovaĝa detruo de la medio, publikaj kaj privataj posedaĵoj, historiaj restaĵoj kaj simboloj de la homaj kaj civilaj heredaĵoj.

La ministro rimarkigis, ke la partopreno de Maroko en ĉi tiu internacia konferenco atestas ĝian konstantan subtenon al Irako, kaj ĝian sinceran volon apogi ĉi tiun landon en ĝiaj klopodoj bati terorismon kaj komenci rekonstruon.

Usona prezidento Donald Trump merkrede telefone interparolis kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang por reaserti sian promeson plifortigi duflankajn rilatojn.

La Blanka Domo diris en anonco, ke la du gvidantoj diskutis duflankajn defendajn rilatojn kaj regionajn demandojn pri sekureco. Ili diskutis ankaŭ komercajn demandojn, kaj promesis certigi juston kaj reciprokan profiton de duflanka komerco.

Xu Liping, altnivela esploristo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la defenda kunlaboro inter Vaŝingtono kaj Hanojo delonge estas ĝenata pro la severa manko de reciproka fido kaj ilia milittempa historio. Li diris, ke la perspektivo de ilia plua defenda kunlaboro estas sufiĉe limigita, ĉar tio povas esti pruvita per la usona rifuzo de la propono de Vjetnamio pri starigo de strategia partnereco.

Loka polico diris, ke amaspafado merkrede en supera mezlernejo en Florido mortigis 17 homojn.

Scott Israel, ŝerifo de la gubernio Broward, diris al la gazetaro, ke estis mortigitaj 12 homoj en la lerneja konstruaĵo, du ekster la konstruaĵo, unu sur proksima vojo, kaj du mortis en hospitalo pro vundoj.

La pafado okazis en la supera mezlernejo Marjory Stoneman Douglas en Parkland en la norda parto de Miam. La lernejo diris, ke la pafado okazis, kiam la lernejo eksigis studentojn.

La atakanto estis identigita kiel Nikolaus Kruco, 19-jara forpelita studento de la lernejo. Li estis kaptita baldaŭ post la pafado, kaj duonaŭtomata fusilo estis trovita ĉe la okazejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin