Prezidanto Xi esprimas printemp-festajn salutojn

(GMT+08:00) 2018-02-15 12:22:38     Redaktoro:Pluveta

Prezidanto Xi Jinping instigis la ĉinan popolon labori diligente en la nova epoko dum sia printemp-festa parolado merkrede.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la nova epoko apartenas al tiuj, kiuj laboras diligente, kaj feliĉo estas realigebla nur per plenumo de la vivo kun klopodoj. Li diris, "Estos malfaciloj en nia klopodo, sed batali kontraŭ ili ankaŭ purigos niajn animojn kaj fortigos nian fidon.

Xi emfazis, ke la granda afero subteni kaj evoluigi socialismon kun ĉinaj trajtoj bezonas diligentan laboron de generacioj kaj eĉ de dekoj da generacioj. Tiuj batalantoj en ĉi tiuj klopodoj estos pli riĉaj en spirito, kaj havos la plej profundan komprenon pri feliĉo. Xi vokis al la membroj de la KPĈ koncentri sian laboron sur la aspirojn de la popolo al pli bona vivo kaj ĉiam batali por la popolo kaj kun la popolo. Devas esti samtempe konkurenco kaj solidareco en la klopodo.

En la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, la partio anoncis, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon post jardekoj da malfacila laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin