Trump telefone interparolis kun vjetnama prezidanto pri duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2018-02-15 12:24:33     Redaktoro:Pluveta

Usona prezidento Donald Trump merkrede telefone interparolis kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang por reaserti sian promeson plifortigi duflankajn rilatojn.

La Blanka Domo diris en anonco, ke la du gvidantoj diskutis duflankajn defendajn rilatojn kaj regionajn demandojn pri sekureco. Ili diskutis ankaŭ komercajn demandojn, kaj promesis certigi juston kaj reciprokan profiton de duflanka komerco.

Xu Liping, altnivela esploristo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la defenda kunlaboro inter Vaŝingtono kaj Hanojo delonge estas ĝenata pro la severa manko de reciproka fido kaj ilia milittempa historio. Li diris, ke la perspektivo de ilia plua defenda kunlaboro estas sufiĉe limigita, ĉar tio povas esti pruvita per la usona rifuzo de la propono de Vjetnamio pri starigo de strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin