Ĉina esplorŝipo finis maran mision en antarkto

(GMT+08:00) 2018-02-15 16:25:07     Redaktoro:Pluveta

Laŭ Unua Oceanografia Instituto de la Ŝtata Oceana Administracio, Xiangyanghong 01, la ĉina elita ŝipo por scienca esploro merkrede albordiĝis en haveno en Ĉilio post la mara esplorado en antarkto.

Dum la 46-taga misio, la ŝipo kondukis enketojn en la atlantika sektoro de antarkto en diversaj kampoj, inkluzive de maraj geologio, geofiziko, medio, marfundaj topografioj kaj mapado.

Li Tiegang, direktoro de la instituto, kies stabejo troviĝas en la urbo Qingdao, diris, ke en la centra parto de la markolo Drake, la ŝipo faris ampleksan observadon pri oceanografiaj elementoj. Estis la unua fojo, ke ĉina esplorŝipo akiris profilon de profunda oceanografia observado en la grava regiono de la Suda Okcidentventa Zono.

La ŝipo sukcese metis du kompletojn da profundakvaj buoj en la baseno Powell de la plej norda Antarkta Duoninsulo, kiuj helpos al esploristoj observi rapidecon de fluado, temperaturon kaj salecon en malsamaj profundoj de la oceano.

La antarkta misio estis la kvara etapo de la vojaĝo de Xiangyanghong tra la mondo, la unua mara esplora ekspedicio de Ĉinio, kiu integras oceanan kaj polusan esplorojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin