Novaĵoj (Februaro 16)

(GMT+08:00) 2018-02-16 16:01:56     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Pluveta kaj kore bonvernigas vin al nia Espernto-elsendo. Hodiaŭ estas la 16a de februaro, vendredo, la ĉina Printempa Festo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis printemp-festajn salutojn al la honkonga junularo; Cyril Ramaphosa estis elektita kiel nova prezidento de Sud-Afriko.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis siajn printemp-festajn salutojn al la honkonga junularo, petante, ke ili servu al Honkongo kaj la lando per siaj agoj.

Xi faris la rimarkojn en letero responda al la membroj de la Plijuna Polica Voko. Li vizitis ĝian konstantan aktivan centron kaj kombinitan junularan tendaron en la 30a de junio 2017, tagon antaŭ la 20a datreveno de la reveno de Honkongo al Ĉinio.

Dum la vizito, li renkontiĝis kun 22 membroj de la Plijuna Polica Voko, kiuj ĵus sendis al li salutkarton faritan de ili mem por la Printempa Festo, en kiu ili esprimis festajn dezirojn kaj aspirojn al denova renkontiĝo kun prezidanton Xi.

Xi skribis en la letero, ke ili metis multe da sento en la karton per delikata skribo, kaj iliaj deziroj kortuŝis lin profunde, kaj li esprimas sian dankon kaj ĝojon pro la salutkarto. Li diris, ke la fotoj sur la karto rememorigis lin pri la renkontiĝo kun la membroj en la pasinta jaro, kiuj estis ĉiuj junaj kaj energiaj, kaj ilustris la pozitivajn spiritojn de la honkonga junularo. Li diris, ke li esperas, ke ili legos kaj vojaĝi pli multe, konos pli multe la historion kaj naciajn kondiĉojn, vastigos sian vidadon kaj plibonigos sian scion kaj kapablon, por servi al Honkongo kaj la lando per siaj agoj.

Ĉi-jare la ĉina lunkalendara novjaro koincidas kun la tibeta tradicia novjaro. Ekde la tago antaŭ la ĉina lunkalendara novjaro aŭ la Printempa Festo en la Tibeta Aŭtonoma Regiono regas festa atmosfero. Ĉiuj etnaj grupoj komencis preparon por festi la Printempan Feston kaj la tibetan novjaron.

Antaŭ la festo en Lasao, la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono, ĉiuj stratoj estis plenaj de homoj. Ili aĉetis manĝaĵojn kaj aliajn materialojn por festado. La malnova urbo ĉirkaŭ la templo Jokhang, unu el la plej multe vizitataj lokoj en Lasao, estas ornamitaj per diversaj koloroj.

Cyril Ramaphosa, ĉefo de la sud-afrika reganta partio, la Afrika Nacia Kongreso, estis elektita ĵaŭde de la Nacia Asembleo kiel la nova prezidento de la lando.

La elekto okazis, post kiam la eksa prezidento Jacob Zuma anoncis sian rezignon merkrede nokte.

Prezidanto de la sud-afrika parlamento Baleka Mbete laŭdis la eksan prezidenton Jacob Zuma por lia laboro, esprimis bondezirojn al li kaj lia familio kaj dankis la sud-afrikan popolon pro ilia pacienco.

En la antaŭtago de la ĉina novjaro, filipina prezidento Rodrigo Duterte ĵaude esprimis sian deziron pri pli forta sento de solidareco kaj bonvolo inter filipinanoj kaj ĉinoj en la lando.

En sia mesaĝo por la ĉina lunkalendara novjaro, Duterte deziris ankaŭ, ke 2018 alportu pli da ŝancoj por kresko kaj sukceso al ĉiuj. Li diris, ke li aliĝis al la novjara festado de la komunumo de ĉinaj filipinanoj. Filipinoj kaj Ĉinio havas longan kaj koloran historion. Ĉi tiu longedaŭra amikeco kontribuis al ilia riĉa kulturo, stimulis komercon inter la du nacioj kaj fortigis la fundamenton de ilia kontinua serĉado por ekonomia disvolviĝo. Duterte aldonis, ke kiel integra parto de la filipina socio, ĉinaj filipinanoj plu ludos gravan rolon por formi sian nacian identecon kaj konservi la belecon de diverseco en siaj respektivaj kulturoj.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas ĵaŭde reasertis sian deziron starigi multflankan mekanismon por preteratenti la pacan procezon kun Israelo. Abbas faris la rimarkojn post sia renkontiĝo kun vizitanta omana ministro pri eksterlandaj aferoj Yousef Bin Alawi en la prezidentejo en la cisjordania urbo Ramallah.

Laŭ deklaro publikigita de la oficiala palestina novaĵ-agentejo WAFA, Abbas emfazis la gravecon starigi multflankan mekanismon, kiu devas esti anoncita per internacia konferenco bazita sur la rezolucioj de la UN por savi la pacan procezon.

Abbas informis sian gaston pri la plej novaj evoluoj de la palestina situacio kaj la politika seneliro, kiu rezultis el la deklaro de usona prezidento Donald Trump pri la agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.

La deklaro diris, ke Bin Alawi akcentis, ke Omano delonge subtenas la klopodon de la palestina popolo por libereco kaj sendependeco.

Kubo ĵaŭde kondamnis intencon ekskluzivi la ĉeeston de venezuela prezidento Nicolas Maduro al la venonta Amerika Pintkunveno, kiu okazos aprile en Peruo.

La kuba Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro publikigita de de la ĵurnalo Granma, ke Kubo energie malakceptas la agon de la tiel nomata Lima Grupo de latin-amerikaj landoj, kies registaroj kritikis la venezuelan gvidanton.

Kubo diris, ke la marda anonco de la grupo, kiu serĉas malinviti Maduro el la kunveno de regionaj gvidantoj, estas neakceptebla enmiksiĝo en la internajn aferojn de Venezuelo nur kelkajn semajnojn antaŭ la prezidenta elekto de la lando.

Post la marda kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de la grupo, Argentino, Brazilo, Kanado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Panamo, Paragvajo, Peruo kaj Sankta-Lucio, Peruo anoncis, ke ĝi retiross la pintkunvenan inviton de Maduro.

Loka polico diris ĵaŭde, ke almenaŭ 18 homoj estis mortigitaj post atako de pafistoj en la niĝeria nordokcidenta ŝtato Zamfara.

Muhammad Shehu, polica proparolanto, diris al raportistoj en Gusau, la ĉefurbo de la ŝtato, ke banditoj embuskis kontraŭ grupo da lokaj ĉasistoj en la vilaĝo Birani situanta en la regiono Zurmi, kaŭzante mortojn de ambaŭ flankoj merkrede.

Shehu diris, ke nur 18 kadavroj estis trovitaj ĝis nun, aludante, ke pli da homoj eble estis mortigitaj en la atako. Li aldonis, ke oni kredas, ke la banditoj forprenis siajn mortigitajn membrojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin