Xi sendis printemp-festajn salutojn al honkonga junularo

(GMT+08:00) 2018-02-16 12:52:39     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis siajn printemp-festajn salutojn al la honkonga junularo, petante, ke ili servu al Honkongo kaj la lando per siaj agoj.

Xi faris la rimarkojn en letero responda al la membroj de la Plijuna Polica Voko. Li vizitis ĝian konstantan aktivan centron kaj kombinitan junularan tendaron en la 30a de junio 2017, tagon antaŭ la 20a datreveno de la reveno de Honkongo al Ĉinio.

Dum la vizito, li renkontiĝis kun 22 membroj de la Plijuna Polica Voko, kiuj ĵus sendis al li salutkarton faritan de ili mem por la Printempa Festo, en kiu ili esprimis festajn dezirojn kaj aspirojn al denova renkontiĝo kun prezidanto Xi.

Xi skribis en la letero, ke ili metis multe da sento en la karton per delikata skribo, kaj iliaj deziroj kortuŝis lin profunde, kaj li esprimas sian dankon kaj ĝojon pro la salutkarto. Li diris, ke la fotoj sur la karto rememorigis lin pri la renkontiĝo kun la membroj en la pasinta jaro, kiuj estis ĉiuj junaj kaj energiaj, kaj ilustris la pozitivajn spiritojn de la honkonga junularo. Li diris, ke li esperas, ke ili legos kaj vojaĝi pli multe, konos pli multe la historion kaj naciajn kondiĉojn, vastigos sian vidadon kaj plibonigos sian scion kaj kapablon, por servi al Honkongo kaj la lando per siaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin