Cyril Ramaphosa elektita kiel nova prezidento de Sud-Afriko

(GMT+08:00) 2018-02-16 16:11:17     Redaktoro:Pluveta

Cyril Ramaphosa, ĉefo de la sud-afrika reganta partio, la Afrika Nacia Kongreso, estis elektita ĵaŭde de la Nacia Asembleo kiel la nova prezidento de la lando.

La elekto okazis, post kiam la eksa prezidento Jacob Zuma anoncis sian rezignon merkrede nokte.

Prezidanto de la sud-afrika parlamento Baleka Mbete laŭdis la eksan prezidenton Jacob Zuma por lia laboro, esprimis bondezirojn al li kaj lia familio kaj dankis la sud-afrikan popolon pro ilia pacienco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin