Vendrede Meksika Ŝtata Administracio de Tertremo publikigis informon, ke tiutage okazis 7,2-grada tertremo en suda parto de Oaxaca-stato de Meksiko. Estis forta la sento pri tertremo en Meksikurbo, kie sonoris la alarmo.
La tertremo okazis je la 17-a horo kaj 39 minutoj de la 16a de februaro laŭ la loka tempo. La epicentro troviĝas en la marregiono 11 kilometrojn sude de Oaxaca-stato kaj la hipocentro profundas je 12 kilometroj. Nun la meksika ministerio pri civilaj aferoj jam funkciigis urĝan planon kaj komencis kontroli la perdon.