António Guterres alvokis al internacia komunumo unuanime respondi al minacoj

(GMT+08:00) 2018-02-17 12:29:46     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en Munkeno, la urbo en suda Germanio, António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke vizaĝante al multaj problemoj, ekzemple la nuklea problemo de Korea Duoninsulo, la situacio de Mezoriento kaj la interreta sekureco, la internacia komunumo devas unuiĝe respondi al tiuj minacoj.

Tiutage malfermiĝis la 54a Munkena Sekureca Pintkonferenco. Publikikante parolon António Guterres diris, ke estas necese, ke la internacia komunumo solvu la nuklean problemon de Korea Duoninsulo per diplomatiaj rimedoj laŭ la koncernaj rezolucioj.

António Guterres meciis ankaŭ pri la problemoj de klimata ŝanĝiĝo, neegaleco kaj rifuĝintoj. Li diris, ke la tutmondaj problemoj devas esti solvitaj per tutmonda kunlaboro. La internacia komunumo bezonas plurflankismon por respondi al la defioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin