Xi Jinping gratulis elektiton de Cyril Ramaphosa kiel sud-afrika prezidento

(GMT+08:00) 2018-02-17 15:38:14     Redaktoro:Pluveta

vendrede ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping gratulis, ke Cyril Ramaphosa estis elektita kiel sud-afrika prezidento.

Xi Jinping montris, ke Cyril Ramaphosa estas malnova amiko de la ĉina popolo kaj faris gravan kontribuon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la du landaj rilatoj kaj volas kune kun Sud-Afriko okazigi la Pintkonferencon de Kunlabora Forumo de Ĉinio kaj Afriko kaj antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin