Festivalo en Makao por Printempa Festo
Printempa Festo estas la ĉina tradicia nova jaro laŭ la luna kalendaro. Nun ne nur Ĉinio sed aliaj landoj plenas je la gaja festa etoso.
Diverslandaj artistoj reagas kun lokanoj en Makao
Dimanĉe vespere (la 18-an de februaro) en ĉina Makao okazis karavano de festaj veturiloj. Al la karavano aliĝis pli ol 1 000 artistoj el 8 landoj. La kuranta jaro estas la "Jaro de Frandaĵoj" de Makao, tial bongustaĵoj fariĝis trajto de la karavano.
Tajlandanoj gustumas ĉinajn frandaĵojn
Dimanĉe vespere en la tajlanda urbo Nakhon Sawan okazis gustumo de ĉinaj frandaĵoj kaj ĉinaj kuiristoj el la urbo Ningbo prezentis bongustajn manĝaĵojn al pli ol mil tajlandanoj.
Artistoj prezentas kanton kaj dancon por lokanoj en Kanbero
De vendredo ĝis dimanĉo (de la 16-a ĝis la 18-a de februaro) en la aŭstralia ĉefurbo Kanbero okazis plurkultura festivalo. Inter la festivalo estis koncerto "Blua Melodio, Silka Vojo sur Maro", organizita de sidneja ĉina kulturcentro kaj centro de kultura interŝanĝo. La unuatagan spektalon vidis pli ol dekmil lokanoj, inter ili estis ĉina ambasadoro en Aŭstralio.