Novaĵoj (Februaro 19)

(GMT+08:00) 2018-02-19 16:37:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvernigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas la 19-a de februaro, lundo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Furoras Printempa Festo en la mondo; Estas publikigita unuafoje raporto pri esplorado de kono de ĉinaj paroloj en la mondo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Printempa Festo estas la ĉina tradicia nova jaro laŭ la luna kalendaro. Nun ne nur Ĉinio sed aliaj landoj plenas je la gaja festa etoso.

Dimanĉe vespere (la 18-an de februaro) en ĉina Makao okazis karavano de festaj veturiloj. Al la karavano aliĝis pli ol 1 000 artistoj el 8 landoj. La kuranta jaro estas la "Jaro de Frandaĵoj" de Makao, tial bongustaĵoj fariĝis trajto de la karavano.

Dimanĉe vespere en la tajlanda urbo Nakhon Sawan okazis gustumo de ĉinaj frandaĵoj kaj ĉinaj kuiristoj el la urbo Ningbo prezentis bongustajn manĝaĵojn al pli ol mil tajlandanoj.

De vendredo ĝis dimanĉo (de la 16-a ĝis la 18-a de februaro) en la aŭstralia ĉefurbo Kanbero okazis plurkultura festivalo. Inter la festivalo estis koncerto "Blua Melodio, Silka Vojo sur Maro", organizita de sidneja ĉina kulturcentro kaj centro de kultura interŝanĝo. La unuatagan spektalon vidis pli ol dekmil lokanoj, inter ili estis ĉina ambasadoro en Aŭstralio.

Lastatempe la Ĉina Internacia Eldona Grupo unuafoje publikigis "Raporton pri Esplorado de Kono de Ĉinaj Paroloj en la Mondo". La Raporto montras, ke la internacia komunumo pli kaj pli multe konas kaj komprenas politikajn parolojn ĉinajn, kiuj aperis post la 18-a Nacia Kongreso de KPĈ, ekzemple Ĉina Revo, Zono kaj Vojo, Sorta Komunumo, La Ĉina Vojo kaj La Ĉina Projekto.

Laŭ konigo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la esploro celas studi la konon de personoj, kiuj parolas ĉefe en la angla lingvo, pri ĉinaj paroloj. Oni esploris popolanojn en Usono, Britio, Aŭstralio, Filipinoj, Sud-Afriko, Kanado, Singapuro kaj Barato kaj ellaboris la liston de 100 plej multe konataj pinyin-vortoj de la ĉina parol-sistemo, kiuj jam iris en la angl-lingvan sistemon.

En la esploro oni trovis, ke pli kaj pli multaj pinyin-vortoj komencis rekte anstataŭigi anglajn tradukojn, ekzemple Konfuceo kaj Printempa Festo. Fakuloj analizis, ke la mondon pli profunde influas ĉinaj festoj, kutimoj, pensoj kaj tradiciaj frandaĵoj, rezulte la mondon silente influas ĉinaj vivmaniero, pensomaniero kaj parolomaniero.

La alia trovo estas, ke la ĉina ekonomia kaj scienca evoluado stimulas kreivon de paroloj en monda ekonomio kaj scienc-tekniko.

La 18-an de februaro (dimanĉe) palestina ministro pri eksteraj aferoj Riyadal Malki alvokis al la Sekureca Konsilio de UN savi la pac-procezon de Palestino kaj Israelo sur la bazo de "projekto de du ŝtatoj".

Tiutage en Ramallah, la urbo ĉe la okcidenta bordo de Jordano, Riyadal Malki publikigis komunikaĵon dirante, ke Usono estas partia al Israelo, tial la Sekureca Konsilio de UN devas alpreni necesajn rimedojn, plenumi internaciajn rezoluciojn pri Palestino, porti sian devon leĝe kaj morale pri la palestina popolo kaj garantii la rajtojn de la palestina popolo.

La komunikaĵo diras, ke por solvi la maljustan rigardon al la palestina popolo kaj haltigi la okupadon de Israelo kaj la konstruadon de judaj fiksloĝejoj, oni devas unue agnoski publike kaj klare Palestinon la oficiala membro-ŝtato de UN.

Laŭ raporto, la 20-an de februaro okazos kunveno de la Sekureca Konsilio de UN kaj en la kunveno palestina prezidento Mahmoud Abbas faros parolon.

Tiutage al amaskomunikiloj konsilisto de Abbas pri diplomatio diris, ke en sia parolo Abbas eksplikos la starpunkton pri la pac-procezo de Palestino kaj Israelo, konigos, ke Palestino pretas kunlabori kun internacia plurflanka sistemo sur la bazo de internacia leĝo en la pac-procezo, kaj oponos kontraŭ solflankismo en la pac-procezo.

La 18-an de februaro (dimanĉe) fermiĝis la tritaga 54-a Munkena Konferenco pri Sekureco. Al ĝi ĉeestis ŝtataj kaj registaraj ĉefoj kaj estroj de pli ol 20 landoj kaj preskaŭ 40 ministroj pri eksteraj aferoj kaj 40 nacidefendaj ministroj.

Tiutage resumante la konferencon prezidanto de la konferenco Wolfgang Ischinger diris, ke en la tritaga konferenco la ĉeestantoj varme diskutis pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo, la rilatoj de Britio kun EU post ĝia forlaso de EU kaj aliaj temoj, sed ne rilatis al konkretaj politikoj. En la fermo li alvokis al la ĉeestantoj aktive agi por praktiki proponojn kaj realigi volojn.

Dimanĉe en sia parolo israela ĉefminitro Benjamin Netanjahu diris, ke Israelo esperas pacon, sed firme defendos sin mem plu kontraŭ atako, kaj oponas kontraŭ milita intenco de Irano en Sirio aŭ alia loko. Pri tiu ĉi parolo malfrue en sia parolo irana ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Javad Zarif respondis, ke se interesoj ne estos garantiataj Irano serioze faros reagon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin