Xin Jinping sendis konsolan mesaĝon al Hassan Rouhani pro kraŝo de irana pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2018-02-20 14:37:59     Redaktoro:Ĝoja
La 19-an de februaro (lunde) ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis konsolan mesaĝon al irana prezidento Hassan Rouhani pro la kraŝo de irana pasaĝeraviadilo.

Xi Jinping diris en la mesaĝo: "kun granda malĝojo sciiĝinte pri la kraŝo de irana pasaĝeraviadilo kaj la viktimo de pasaĝeroj kaj aviadistaro, mi esprimas profundan kondolencon al la viktimoj kaj esprimas sinceran konsolon al iliaj parencoj en la nomo de la ĉina registaro, la ĉina popolo kaj mi mem.

La 18-an de februaro, kun 66 pasaĝeroj unu irana aviadilo kraŝis en la irana urbo Semirom survoje de la irana ĉefurbo Teherano al la sudokcidenta urbo Yasuj, neniu supervivis la aerkatastrofon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin