Pliiĝos je ĉirkaŭ 5.5% la elektrokonsumo de Ĉinio en 2018

(GMT+08:00) 2018-02-20 14:39:39     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina Elektronika Konsilio publikigis raporton dirante, ke en 2018 la elektrokonsumo kreskos stabile kaj rapide kiel en 2017 kaj pliiĝos je ĉirkaŭ 5.5%.

Vicĝenerala sekretario de la konsilio s-ro An Hongguang diris, ke antaŭkalkule la instalita kapacito pliiĝos je ĉirkaŭ 120 milionoj da kilovattoj en 2018.

An Hongguang konigis, ke antaŭkalkule la provizado kaj bezonado de elektro ĝenerale estos malstreĉa en Ĉinio en 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin