Printempa Festo en Rusio kaj Belgio

(GMT+08:00) 2018-02-20 15:10:30     Redaktoro:Ĝoja


Lernantoj de konfucea kurso de la dua lernejo de EU festis

Lastajn tagojn en Rusio kaj Belgio okazis diferencaj eventoj por la ĉina nova jaro, Printempa Festo.

En la moskva centra magazeno ĉie estas la etoso de Printempa Festo: prezentado de manfaritaj artaĵoj, ĉinaj frandaĵoj, ankaŭ fotoekspozicio.

Komence de februaro sinsekve okazis aranĝoj pri Printempa Festo, ekz. Ĉina Tago, Gaja Printempa Festo, prezento de ĉina te-etiketo, kurso pri kutimoj de Printempa Festo.

En Sankt-Peterburgo, Yekaterinburg kaj aliaj rusaj urboj, lokanoj spektis brilajn dancojn kaj kantojn, trinkis ĉinajn teojn kaj gustumis ĉinajn ĝjaŭziojn.

Vespere de la 19-a de februaro (lunde vespere) en Bruselo, Belgio, lernantoj, gepatroj de la lernantoj kaj instruistoj de konfucea kurso de la dua lernejo de EU kune festis por Printempa Festo.

Lernejestro en sia parolo resumis la disvolvon de la konfucea kurso post ĝia fondiĝo en 2015. Li diris, ke la kurso fortigis interŝanĝojn inter lernantoj kaj instruistoj ĉinaj kaj eŭropaj.

Ĉina artisto Chen Jianxin kaj skribis kaj eksplikis la ĉinan ideografiaĵon Fu (feliĉo) en kvar stiloj kaj poste respondis demandojn.

Lernantoj kaj iliaj gepatroj prezentis kantojn, dancojn kaj ludis muzikilojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin