Konfuceaj institucioj en Italio kaj Germanio festis Printempan Feston

(GMT+08:00) 2018-02-21 14:36:13     Redaktoro:Ĝoja

De la 16-a ĝis la 18-a de februaro laŭ la loka tempo en la komerca centro OUTLETS en Sicilio, Italio, la konfucea instituto de itala Universitato KORE DI ENNA organizis serion da programoj pri Printempa Festo kaj en ili partoprenis amaso da lokanoj, ĉindevenuloj kaj diverslandaj turistoj.


Lokanoj spertis  ĉinan kulturon

La programoj inkludas koncerton de ĉinaj tradiciaj muzikoj, ludadon de paper-dragoj kaj paper-leonoj, prezentojn de vuŝuo, ĉina kaligrafio, tradiciaj metiartaĵoj, te-etiketo, kaj kursojn de farado de la ĉina manĝaĵo ĝjaŭzio.

La 18-an de februaro laŭ la loka tempo en la internacia teatro centre de Frankfurto, Germanio, okazis novjara vespero, organizita de la konfucea instituto de Frankfurta Universitato, al ĝi ĉeestis preskaŭ du cent personoj, inkluzive de diversrondaj personoj en Hessen kaj Frakfurto, laboristoj de la ĉina ĝenerala konsulejo en Frankfurto kaj ĉindevenuloj.

En la vespero oni prezentis kantojn, pekinajn operojn, dancojn, ludon de muzikoj kaj teatraĵon.


 Teatraĵo en la novjara vespero

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin