SK diskutis pri problemo de Palestino

(GMT+08:00) 2018-02-21 14:58:43     Redaktoro:Ĝoja

Marde (la 20-an de februaro) laŭ la loka tempo, la Sekureca Konsilio de UN faris publikan konferencon por diskuti pri la mezorienta situacio, inkluzive de la problemo de Palestino. La konferencon ĉeestis Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, Nikolay Mladenov, speciala kunordiganto de UN pri la mezorienta pac-procezo, Mahmoud Abbas, prezidento de Palestino, la observa lando de UN, kaj Danny Danon, israela konstanta delegito en UN. Ili donis parolojn.

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke per intertraktado la palestina kaj israela flankoj havu solvan projekton. Li diris, ke UN subtenas plenumi la "projekton de du ŝtatoj" per intertraktado inter Palestion kaj Israelo. Kiam Palestino kaj Israelo pace kunekzistos, agnoskos unu la alian, kaj per rekta intertraktado solvos ĉiun problemon de la fina loko laŭ koncernaj rezolucioj de UN, internacia leĝo kaj duflanka interkonsento, tiam realiĝos raciaj voloj de la dulandaj popoloj kaj estos eterna paca en la du landoj. Sed la nuna situacio estas maltrankvila.

En sia parolo Mahmoud Abbas, prezidento de Palestino, eksplikis la starpunkton de Palestino pri la pac-procezo de Palestino kaj Israelo. Li diris, ke en la pac-procezo Palestino pretas sur la bazo de internacia leĝo kunlabori kun internacia plurflanka sistemo, oponas kontraŭ solflankismo. Abbas diris ankaŭ, ke Palestino neniam rifuzis politikan intertraktadon.

Ma Zhaoxu, ĉina konstanta delegito en UN, emfazis, ke la "projekto de du ŝtatoj" estas la prava elirejo por solvi la problemon de Palestino. La internacia komunumo devas garantii pac-intertraktadon inter Palestino kaj Israelo, kaj diversaj flankoj, kiuj grave influas la mezorientan situacion, devas ludi konstruivan rolon.

Samtempe Ma Zhaoxu alvokis al la internacia komunumo liveri humanisman helpon al rifuĝintoj de Palestino. Li diris, ke tio utilos al plibonigo de la politika, sekura kaj humana situacioj de Palestino kaj Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin