Novaĵoj (Februaro 21)

(GMT+08:00) 2018-02-21 15:22:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvernigas vin al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ estas la 21-a de februaro, merkredo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Konfuceaj institucioj en Italio kaj Germanio festis Printempan Feston; SK diskutis pri problemo de Palestino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

De la 16-a ĝis la 18-a de februaro laŭ la loka tempo en la komerca centro OUTLETS en Sicilio, Italio, la konfucea instituto de itala Universitato KORE DI ENNA organizis serion da programoj pri Printempa Festo kaj en ili partoprenis amaso da lokanoj, ĉindevenuloj kaj diverslandaj turistoj.
La programoj inkludas koncerton de ĉinaj tradiciaj muzikoj, ludadon de paper-dragoj kaj paper-leonoj, prezentojn de vuŝuo, ĉina kaligrafio, tradiciaj metiartaĵoj, te-etiketo, kaj kursojn de farado de la ĉina manĝaĵo ĝjaŭzio.
La 18-an de februaro laŭ la loka tempo en la internacia teatro centre de Frankfurto, Germanio, okazis novjara vespero, organizita de la konfucea instituto de Frankfurta Universitato, al ĝi ĉeestis preskaŭ du cent personoj, inkluzive de diversrondaj personoj en Hessen kaj Frakfurto, laboristoj de la ĉina ĝenerala konsulejo en Frankfurto kaj ĉindevenuloj.
En la vespero oni prezentis kantojn, pekinajn operojn, dancojn, ludon de muzikoj kaj teatraĵon.

Marde (la 20-an de februaro) laŭ la loka tempo, la Sekureca Konsilio de UN faris publikan konferencon por diskuti pri la mezorienta situacio, inkluzive de la problemo de Palestino. La konferencon ĉeestis Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, Nikolay Mladenov, speciala kunordiganto de UN pri la mezorienta pac-procezo, Mahmoud Abbas, prezidento de Palestino, la observa lando de UN, kaj Danny Danon, israela konstanta delegito en UN. Ili donis parolojn.
Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis, ke per intertraktado la palestina kaj israela flankoj havu solvan projekton. Li diris, ke UN subtenas plenumi la "projekton de du ŝtatoj" per intertraktado inter Palestino kaj Israelo. Kiam Palestino kaj Israelo pace kunekzistos, agnoskos unu la alian, kaj per rekta intertraktado solvos ĉiun problemon de la fina loko laŭ koncernaj rezolucioj de UN, internacia leĝo kaj duflanka interkonsento, tiam realiĝos raciaj voloj de la dulandaj popoloj kaj estos eterna paca en la du landoj. Sed la nuna situacio estas maltrankvila.
En sia parolo Mahmoud Abbas, prezidento de Palestino, eksplikis la starpunkton de Palestino pri la pac-procezo de Palestino kaj Israelo. Li diris, ke en la pac-procezo Palestino pretas sur la bazo de internacia leĝo kunlabori kun internacia plurflanka sistemo, oponas kontraŭ solflankismo. Abbas diris ankaŭ, ke Palestino neniam rifuzis politikan intertraktadon.
Ma Zhaoxu, ĉina konstanta delegito en UN, emfazis, ke la "projekto de du ŝtatoj" estas la prava elirejo por solvi la problemon de Palestino. La internacia komunumo devas garantii pac-intertraktadon inter Palestino kaj Israelo, kaj diversaj flankoj, kiuj grave influas la mezorientan situacion, devas ludi konstruivan rolon.
Samtempe Ma Zhaoxu alvokis al la internacia komunumo liveri humanisman helpon al rifuĝintoj de Palestino. Li diris, ke tio utilos al plibonigo de la politika, sekura kaj humana situacioj de Palestino kaj Israelo.

Marde (la 20-an de februaro) Sergei Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke Rusio atendas fortigi kunlaboron kun Pakistano kontraŭ terorismo kaj kune bati lastajn fortojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la meza Azio.
Laŭ mesaĝo publikigita tiutage en la retejo de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, post intervidiĝo kun Khawaja Asif, palestina ministro pri eksterlandaj aferoj, Sergei Lavrov diris al lokaj amaskomunikiloj, ke Rusio volas helpi plu al Palestino altigi kontraŭterorisman kapablon, kaj opinias, ke tio utilos al protektado de sekuraj interesoj en Pakistano.
Sergei Lavrov diris, ke Rusio kaj Pakistano atentas la afganan situacion kaj maltrankvilas pro reapero de teroraj agoj, pliintensiĝo de minaco el narkotaĵoj kaj lastaj fortoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Afganio.
Sergei Lavrov diris ankaŭ, ke lastjare Pakistano oficiale fariĝis la membrolando de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aktive partoprenas en diversaj laboroj de la organizo.

Laŭ raporto de siria ŝtata televido en mardo (la 20-a de februaro), tiutage la siria forto, kiu subtenas la registaron, eniris en la sirian nordan lokon Afrin.
La raporto diras, ke la forto amasiĝis en Aleppo, la norda urbo de Sirio, kaj poste veturis kaj jam atingis Afrin.
Laŭ alia raporto, lunde (la 19-an de februaro) turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan reasertis la turkan decidemon pri akcelo de milita ago en Afrin, kaj oponis kontraŭ interveno de la turka registaro en la militon en Afrin.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin