Dum Printempa Festo sumo de detala vendado kaj vendado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj superis 900 miliardojn da juanoj

(GMT+08:00) 2018-02-22 15:21:39     Redaktoro:Ĝoja


Templa foiro en Pekino

Laŭ la plej freŝa statistiko de la Komerca Ministerio de Ĉinio, dum la Printempa Festo de la 15-a ĝis la 21-a de februaro la sumo de detala vendado kaj vendado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis ĉirkaŭ 926 miliardoj da juanoj, pli multe je 10% ol tiu en la ora semajno de la lastjara printempa festo. Estis varme vendataj plu varoj pri nova jaro kaj estis bonvenigataj plu vizito al komercaj foiroj kaj templaj foiroj, cetere turismo estis furora, kaj en la tuta lando 386 milionoj da turistoj estis akceptataj, pli multe je pli ol 10% ol tiu en la ora semajno de la lastjara printempa festo.

Laŭ donitaĵoj, la pliiĝo de konsumo en kulturaj kaj amuzaj aferoj klare plimultiĝas ol tiu de konsumo en aĉetado, manĝado kaj trinkado. La konsumo por amuzaĵoj, kiel ludado en amuzaj parkoj, pliiĝis je proksimume 50%, kaj la konsumo por kulturaj aferoj, kiel spektado de filmoj, pliiĝis je proksimume 60%. En tiu ĉi printempa festo de la jaro de hundo, pli ol 100 milionoj da homoj spektis filmojn en kinejoj kaj la sumo de venditaj filmbiletoj superis 5 miliardojn da juanoj.


Komerca foiro en Hunan-provinco

Laŭ donitaĵoj de Ĉina Nacia Turisma Administracio, dum ĉi-jara Printempa Festo la tuta lando akceptis 386 milionojn da turistoj kaj la totala nombro de turistoj kreskis je 12.1% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro, realigante la turisman enspezon de 475 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 75 miliardoj da usonaj dolaroj), kun kresko de 12.6% kompare kun tiu de la lasta jaro. Plej multaj turistoj elektis la sudorientan Azion kiel la celon de vojaĝo en la Printempa Festo, ankaŭ Argentino kaj Meksiko estis la bonvenigataj cellokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin