Pasigi la vintrajn feriojn en muzeo

(GMT+08:00) 2018-02-22 15:46:07     Redaktoro:Xiong


La vintraj ferioj komenciĝis. Multaj gepatroj volas ferii kun siaj infanoj en abunda signifo. Iuj el ili vizitis muzeon kaj lernis tie. Sekvante ilian aktivadon en Ŝanhaja Muzeo, ni alportas tiun raporton:

La 3-taga aktivado ampleksas kvar ekspoziciojn, inkluzive de ĉina antikva skulptura ekspozicio, ekspozicioj pri dinosaŭroj, maraj organismoj. Wang Wenjing, patrino de infano, kiu partoprenis en la aktivado, diris:"Antaŭe en la vintraj ferioj ni ne havis abundajn interesajn aferojn. Ĉi-foje ni partoprenis en la aktivado de la muzeo kaj en lernado. Mia infano tre interesas pri tiu aktivado."

Mao Yanxin fondis Leshitong Infana Arta Instituto en la urbo Qingdao kaj organizis la aktivadon kaj lernadon en muzeo. Mao diris:"Niaj studentoj lernis kelkajn sciojn en klaso, tamen ankoraŭ mankas al ili multaj scioj pri arto kaj aprezo de belaĵo. Oni povas konigi tiujn sciojn en muzeoj. Ni volas, ke ili rigardu la plej klasikajn verkojn."

En tiu okazo, infanoj veturis al muzeoj kaj lernis el la klasikaj verkoj. Samtempe ili konis la mondon kaj trovis "belaĵon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin