Novaĵoj (Februaro 22)

(GMT+08:00) 2018-02-22 17:07:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Dum Printempa Festo sumo de detala vendado kaj vendado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj superis 900 miliardojn da juanoj; Usona ekonomio pli rapide kreskos. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Laŭ la plej freŝa statistiko de la Komerca Ministerio de Ĉinio, dum la Printempa Festo de la 15-a ĝis la 21-a de februaro la sumo de detala vendado kaj vendado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis ĉirkaŭ 926 miliardoj da juanoj, pli multe je 10% ol tiu en la ora semajno de la lastjara printempa festo. Estis varme vendataj plu varoj pri nova jaro kaj estis bonvenigataj plu vizito al komercaj foiroj kaj templaj foiroj, cetere turismo estis furora, kaj en la tuta lando 386 milionoj da turistoj estis akceptataj, pli multe je pli ol 10% ol tiu en la ora semajno de la lastjara printempa festo.

Laŭ donitaĵoj, la pliiĝo de konsumo en kulturaj kaj amuzaj aferoj klare plimultiĝas ol tiu de konsumo en aĉetado, manĝado kaj trinkado. La konsumo por amuzaĵoj, kiel ludado en amuzaj parkoj, pliiĝis je proksimume 50%, kaj la konsumo por kulturaj aferoj, kiel spektado de filmoj, pliiĝis je proksimume 60%. En tiu ĉi printempa festo de la jaro de hundo, pli ol 100 milionoj da homoj spektis filmojn en kinejoj kaj la sumo de venditaj filmbiletoj superis 5 miliardojn da juanoj.

Laŭ donitaĵoj de Ĉina Nacia Turisma Administracio, dum ĉi-jara Printempa Festo la tuta lando akceptis 386 milionojn da turistoj kaj la totala nombro de turistoj kreskis je 12.1% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro, realigante la turisman enspezon de 475 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 75 miliardoj da usonaj dolaroj), kun kresko de 12.6% kompare kun tiu de la lasta jaro. Plej multaj turistoj elektis la sudorientan Azion kiel la celon de vojaĝo en la Printempa Festo, ankaŭ Argentino kaj Meksiko estis la bonvenigataj cellokoj.

Merkrede usona Blanka Domo prezentis al la Kongreso la unuan jaran ekonomian raporton de la registaro de Trump. La raporto prognozis, ke la usona ekonomio kreskos je 3,1% en la jaro 2018. La cifero estas rimarkinde pli alta ol tiu antaŭkalkulita de ekonomikistoj.

La raporto skribita de Ekonomia Konsilista Komitato de la Blanka Domo ĉefe predikis la politikojn de la registaro de Trump. Tial la raporto havas evidentan inkliniĝon. Kevin Hassett, prezidanto de la komitato, diris, ke la antaŭa malrapida kresko de la usona ekonomio devas esti parte kaŭzita de la malĝustaj ekonomiaj politikoj de la registaro de Obama. Li diris, ke la politikoj de la registaro de Trump multe altigos la krekon de la usona ekonomio.

Merkrede vizitante Serbion rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov diris, ke se Usono intervenos en la dialogon inter Serbio kaj Kosovo, Rusio ne staros senfare.

Post la renkontiĝo kun serba prezidento Aleksandar Vucic, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov diris al raportistoj, ke en la partnereco de Rusio kaj Serbio ekzistas neniaj aldonaj kondiĉoj. Rusio estas ĝoja vidante la progreson pri aliĝo de Serbio al la Eŭropa Unio. Rusio ne baros la kontaktiĝadon de Serbio kun aliaj landoj en la mondo. La milita neŭtrala starpunkto de Serbio estas unu el la gravaj faktoroj por la stabileco en la balkana regiono. Pri la kosova afero, Lavrov diris, ke se Usono interrompos la dialogon inter Serbio kaj Kosovo, Rusio ne staros senfare se ĝi estos petita de Serbio. Li emfazis samtempe, ke la Eŭropa Unio devas preni rimedojn por ke Serbio restarigu sian konfidon al ĝi. Nur tiel la EU povos ludi sian repacigan rolon en la dialogo inter Serbio kaj Kosovo.

Ĵaŭde la sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke la 25-an de februaro la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) sendos altnivelan delegacion, estratan de Kim Yeong-cheol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Laborista Partio de KDPR, al Sud-Koreio por partopreni la fermon de la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang.

Tiutage la ministerio diris, ke ĝi ricevis la komunikaĵon de KDPR pri la vizito de la delegacio. Laŭ la komunikaĵo, la delegacio konsistas ankaŭ el Ri Son-gwon, prezidanto de la komitato pri reunuigo de la patrolando de KDPR, kaj 6 sekvantoj. La vizito daŭros je 3 tagoj.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke ĉeesto de la delegacio al la fermo utilos al kreo de ŝanco pri la pac-procezo de la korea duoninsulo, inkluzive de la plibonigo de la nord-sudaj rilatoj kaj la sennukleigo de la korea duoninsulo, pro tio la sudkorea flanko akceptis la viziton de la nordkorea delegacio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin