Usona ekonomio pli rapide kreskos

(GMT+08:00) 2018-02-22 16:12:43     Redaktoro:Pluveta

Merkrede usona Blanka Domo prezentis al la Kongreso la unuan jaran ekonomian raporton de la registaro de Trump. La raporto prognozis, ke la usona ekonomio kreskos je 3,1% en la jaro 2018. La cifero estas rimarkinde pli alta ol tiu antaŭkalkulita de ekonomikistoj.

La raporto skribita de Ekonomia Konsilista Komitato de la Blanka Domo ĉefe predikis la politikojn de la registaro de Trump. Tial la raporto havas evidentan inkliniĝon. Kevin Hassett, prezidanto de la komitato, diris, ke la antaŭa malrapida kresko de la usona ekonomio devas esti parte kaŭzita de la malĝustaj ekonomiaj politikoj de la registaro de Obama. Li diris, ke la politikoj de la registaro de Trump multe altigos la kreskon de la usona ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin