Rusio ne staros, se Usono intervenos en dialogon inter Serbio kaj Kosovo

(GMT+08:00) 2018-02-22 17:11:39     Redaktoro:Pluveta

Merkrede vizitante Serbion rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov diris, ke se Usono intervenos en la dialogon inter Serbio kaj Kosovo, Rusio ne staros senfare.

Post la renkontiĝo kun serba prezidento Aleksandar Vucic, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov diris al raportistoj, ke en la partnereco de Rusio kaj Serbio ekzistas neniaj aldonaj kondiĉoj. Rusio estas ĝoja vidante la progreson pri aliĝo de Serbio al la Eŭropa Unio. Rusio ne baros la kontaktiĝadon de Serbio kun aliaj landoj en la mondo. La milita neŭtrala starpunkto de Serbio estas unu el la gravaj faktoroj por la stabileco en la balkana regiono. Pri la kosova afero, Lavrov diris, ke se Usono interrompos la dialogon inter Serbio kaj Kosovo, Rusio ne staros senfare se ĝi estos petita de Serbio. Li emfazis samtempe, ke la Eŭropa Unio devas preni rimedojn por ke Serbio restarigu sian konfidon al ĝi. Nur tiel la EU povos ludi sian repacigan rolon en la dialogo inter Serbio kaj Kosovo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin