Novaĵoj  (Februaro 23)

(GMT+08:00) 2018-02-23 16:44:30     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de februaro, vendredo. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Gvidantoj de KPĈ substrekas altkvalitan konstruon de Xiong'an; La kvanto de fervoja transportado de pasaĝeroj en la Printempa Festo atingis novan alton. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Superaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde substrekis klopodojn por konstrui la Xiong'an-an Novan Regionon en altkvalitan modernan socialisman urbon.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La regiono, establita en aprilo de 2017, estas nova ekonomia zono ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino en la provinco Hebei. Ĝi estas la tria nova regiono de nacia graveco post la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono kaj la Ŝanhaja Pudong-a Nova Regiono.

La gvidantoj de la KPĈ aŭskultis raporton pri progreso en konstruado de Xiong'an kaj konsentis, ke konstruado de la nova regiono estas historia projekto. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la nova regiono helpas laŭgrade forigi iujn ne-ĉefurbajn funkciojn de Pekino, esplorserĉante novan modelon de disvolvado en dense loĝataj regionoj, rearanĝante la strukturon de la regiono Pekino, Tianjin kaj Hebei, akcelante altkvalitan disvolviĝon kaj kreante novan motoron de la modernigita ekonomio.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde okazigis urĝan kunvenon pri la siria demando laŭ la peto de Rusio. Ĉina delegito vokis la internacian komunumon subteni ĉiujn partiojn de Sirio por ke ili politike solvu la krizon de la lando per dialogo kaj intertraktado sub la mediaciado de la UN kiel eble plej frue kaj radike mildigu la humanitaran situacion en la lando.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno, ke Ĉinio esperimas simpation al la siria popolo pro ilia supero kaj kondamnas perforton. Li akcentis, ke politika kompromiso estas la sola vojo al traktado de la siria demando, kaj la urĝa tasko estas revenigi ĉiujn partiojn de Sirio al la intertraktado sub la mediaciado de la UN kaj serĉi solvon akcepteblan por ĉiuj partioj per politika procezo, kiun havas kaj dominas la siria popolo, por radike mildigi la humanitaran situacion en la lando kaj liberigi la sirian popolon el sufero kiel eble plej baldaŭ.

Ma rimarkigis, ke la siria demando estas strikte ligita kun la ĝenerala situacio kaj la politika procezo de la lando, kaj agadoj prenitaj de la Sekureca Konsilio en Sirio devas helpi mildigon de la ĝenerala humanitara situacio en la lando, firmigon de la tendenco de batalhalto kaj politikan kompromison. Li aldonis, ke la Sekureca Konsilio devas unuiĝi pri la siria demando kaj aŭdigi unuecan voĉon.

Laŭ la Ĉina Fervoja Korporacio, la 21an de februaro, la taga kvanto de la fervoja transportado de pasaĝeroj kreis novan alton per la ekspedo de 12,118 milionoj da vojaĝantoj, je 115,2 pli multe ol en la sama periodo de la lasta jaro. La tutlanda fervoja sistemo funkcias sekure kaj orde en la pasintaj ferioj de la Printempa Festo.

La 21an de februaro la tutlanda fervoja sistemo funkciigis 8 410 trajnojn, pli multe je 1 091 ol kutime. Por trakti la premperiodon de vojaĝantoj revenaj post feriado, la fervoja sistemo prenis multajn rimedojn.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede diris, ke ŝia lastatempa vizito al Ĉinio helpis profundigi la brita-ĉinajn rilatojn de la "Ora Epoko".

En akcepto aranĝita de la brita ĉefministrejo por festi la ĉinan novjaron, May diris, ke la kunlaboraj interkonsentoj subskribitaj dum ŝia vizito povas pliigi laborpostenojn al Britio, kaj la brita registaro prenos pliajn agojn por antaŭenigi la duflankajn komercajn kaj kulturajn interŝanĝojn. Post sia mallonga parolado ŝi diris "Feliĉan Novjaron" en la ĉina lingvo.

May faris oficialan viziton al Ĉinio de la 31a de januaro ĝis la 2a de februaro. Tio estis ŝia unua vojaĝo al Ĉinio de post la enoficiĝo kiel ĉefministro en 2016.

La ĉina ambasadoro al la Unuiĝinta Reĝlando, Liu Xiaoming, diris, ke dum la vizito de May, grava konsento estis atingita pri duflanka klopodo por plialtigo de la ĉina-britaj rilatoj de la "Ora Epoko". Liu kaj brita ministro pri sano kaj socia zorgo Jeremy Hunt estis inter la gastoj en la akcepto festanta la ĉinan hund-jaron, kiu komenciĝis en la 16a de februaro, laŭ la ĉina lunkalendaro.

Por marki la 10an datrevenon de la katastrofa tertremo, kiu trafis la gubernion Wenchuan en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, Ĉinio malfermis fotoekspozicion ĵaŭde en la Eŭropa Parlamento.

La ekspozicio estas maniero de Ĉinio por esprimi profundan dankemon al la Eŭropa Unio (EU) kaj ĝiaj membroŝtatoj pro ilia helpo. Dekoj da fotoj montras savteamojn el membroŝtatoj de la EU, laborantajn en regionoj trafitaj de la tertremo, kaj aliaj fotoj rivelas la surprizan transformiĝon de Wenchu kaj la ekonomian atingon de la provinco Sichua dum la pasintaj dek jaroj.

La 12an de majo 2008, tertremo de la grado 8 laŭ la riktera skalo trafis la gubernion Wenchuan, mortigante pli ol 69 000 vivojn kaj detruante preskaŭ la tutan gubernion.

Turkio kaj la 15 membroj de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj komencis dutagan ekonomian kaj komercan forumon ĵaŭde en la urbo Istanbulo. Ambaŭ flankoj promesis fortigi ekonomian kaj komercan ligitecon per pliigo de dudirekta investado.

Turka ministro pri ekonomio Nihat Zeybekci diris dum sia parolado, ke Trurkio esperas, ke la du flankoj realigos maksimuman reciprokan profiton per komuna konstruado, komuna produktado, komuna vendo kaj komuna profito. Li urĝis la membrojn de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj definitivigi rilatan liberkomercan interkonsenton por realigi longedaŭran, daŭripovan kaj antaŭvideblan kungajnon en duflankaj rilatoj.

Usona vicŝtatsekretario John Sullivan diris ĵaŭde en la latva ĉefurbo Rigo, ke rilatoj inter Usono kaj Latvio estas bonaj kaj ambaŭ flankoj sin preparas por la pintkunveno inter la gvidantoj de baltaj landoj kaj usona prezidento Donald Trump.

Sullivan estis la plej altranga oficialulo de la registaro de Trump, kiu vizitis Rigon. Dum la restado, li renkontiĝis kun latva ministro pri eksterlandaj aferoj Edgars Rinkevics kaj prezidento Raimonds Vejonis.

Vejonis diris post renkontiĝo kun Sullivan, ke Latvio kaj Usono ĉiam estas proksimaj strategiaj partneroj traktantaj regionajn kaj tutmondajn demandojn pri sekureco.

En komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo kun Rinkevics, Sullivan anoncis, ke la pintkunveno de la gvidantoj de baltaj landoj kaj usona prezidento Trump okazos la 3an de aprilo en Vaŝingtono. Li aldonis, ke ĉi tiu pintkunveno konfirmas la bonajn rilatojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin