Ĉina delegito urĝas solvi sirian demandon

(GMT+08:00) 2018-02-23 11:09:46     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde okazigis urĝan kunvenon pri la siria demando laŭ la peto de Rusio. Ĉina delegito vokis la internacian komunumon subteni ĉiujn partiojn de Sirio por ke ili politike solvu la krizon de la lando per dialogo kaj intertraktado sub la mediaciado de la UN kiel eble plej frue kaj radike mildigu la humanitaran situacion en la lando.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno, ke Ĉinio esperimas simpation al la siria popolo pro ilia supero kaj kondamnas perforton. Li akcentis, ke politika kompromiso estas la sola vojo al traktado de la siria demando, kaj la urĝa tasko estas revenigi ĉiujn partiojn de Sirio al la intertraktado sub la mediaciado de la UN kaj serĉi solvon akcepteblan por ĉiuj partioj per politika procezo, kiun havas kaj dominas la siria popolo, por radike mildigi la humanitaran situacion en la lando kaj liberigi la sirian popolon el sufero kiel eble plej baldaŭ.

Ma rimarkigis, ke la siria demando estas strikte ligita kun la ĝenerala situacio kaj la politika procezo de la lando, kaj agadoj prenitaj de la Sekureca Konsilio en Sirio devas helpi mildigon de la ĝenerala humanitara situacio en la lando, firmigon de la tendenco de batalhalto kaj politikan kompromison. Li aldonis, ke la Sekureca Konsilio devas unuiĝi pri la siria demando kaj aŭdigi unuecan voĉon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin