Turkio kaj okcident-afrikaj landoj promesis fortigi komercan ligitecon

(GMT+08:00) 2018-02-23 11:14:52     Redaktoro:Yu

Turkio kaj la 15 membroj de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj komencis dutagan ekonomian kaj komercan forumon ĵaŭde en la urbo Istanbulo. Ambaŭ flankoj promesis fortigi ekonomian kaj komercan ligitecon per pliigo de dudirekta investado.

Turka ministro pri ekonomio Nihat Zeybekci diris dum sia parolado, ke Trurkio esperas, ke la du flankoj realigos maksimuman reciprokan profiton per komuna konstruado, komuna produktado, komuna vendo kaj komuna profito. Li urĝis la membrojn de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj definitivigi rilatan liberkomercan interkonsenton por realigi longedaŭran, daŭripovan kaj antaŭvideblan kungajnon en duflankaj rilatoj.

Zeybekci diris ankaŭ, ke la kvanto de komerco inter Turkio kaj la okcident-afrikaj landoj kalkuliĝas al nur 3 miliardoj da usonaj dolaroj, multe malpli ol la atendita, kaj la proksima celo de Turkio estas kreskigi ĝin ĝis 5 miliardoj da dolaroj, kaj la mezlongperioda celo estas atingi 10 miliardojn da dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin