Gvidantoj de KPĈ substrekas altkvalitan konstruon de Xiong'an

(GMT+08:00) 2018-02-23 13:53:46     Redaktoro:Yu

Superaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde substrekis klopodojn por konstrui la Xiong'an-an Novan Regionon en altkvalitan modernan socialisman urbon.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La regiono, establita en aprilo de 2017, estas nova ekonomia zono ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino en la provinco Hebei. Ĝi estas la tria nova regiono de nacia graveco post la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono kaj la Ŝanhaja Pudong-a Nova Regiono.

La gvidantoj de la KPĈ aŭskultis raporton pri progreso en konstruado de Xiong'an kaj konsentis, ke konstruado de la nova regiono estas historia projekto.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la nova regiono helpas laŭgrade forigi iujn ne-ĉefurbajn funkciojn de Pekino, esplorserĉante novan modelon de disvolvado en dense loĝataj regionoj, rearanĝante la strukturon de la regiono Pekino, Tianjin kaj Hebei, akcelante altkvalitan disvolviĝon kaj kreante novan motoron de la modernigita ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin