Usona diplomato konfirmis bonajn rilatojn kun Latvio

(GMT+08:00) 2018-02-23 13:54:58     Redaktoro:Yu

Usona vicŝtatsekretario John Sullivan diris ĵaŭde en la latva ĉefurbo Rigo, ke rilatoj inter Usono kaj Latvio estas bonaj kaj ambaŭ flankoj sin preparas por la pintkunveno inter la gvidantoj de baltaj landoj kaj usona prezidento Donald Trump.

Sullivan estis la plej altranga oficialulo de la registaro de Trump, kiu vizitis Rigon. Dum la restado, li renkontiĝis kun latva ministro pri eksterlandaj aferoj Edgars Rinkevics kaj prezidento Raimonds Vejonis.

Vejonis diris post renkontiĝo kun Sullivan, ke Latvio kaj Usono ĉiam estas proksimaj strategiaj partneroj traktantaj regionajn kaj tutmondajn demandojn pri sekureco.

En komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo kun Rinkevics, Sullivan anoncis, ke la pintkunveno de la gvidantoj de baltaj landoj kaj usona prezidento Trump okazos la 3an de aprilo en Vaŝingtono. Li aldonis, ke ĉi tiu pintkunveno konfirmas la bonajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin