Ĉina fotoekspozicio montras dankemon al EU pro helpo post tertremo de 2008

(GMT+08:00) 2018-02-23 13:55:41     Redaktoro:Yu

Por marki la 10an datrevenon de la katastrofa tertremo, kiu trafis la gubernion Wenchuan en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, Ĉinio malfermis fotoekspozicion ĵaŭde en la Eŭropa Parlamento.

La ekspozicio estas maniero de Ĉinio por esprimi profundan dankemon al la Eŭropa Unio (EU) kaj ĝiaj membroŝtatoj pro ilia helpo.

Dekoj da fotoj montras savteamojn el membroŝtatoj de la EU, laborantajn en regionoj trafitaj de la tertremo, kaj aliaj fotoj rivelas la surprizan transformiĝon de Wenchu kaj la ekonomian atingon de la provinco Sichua dum la pasintaj dek jaroj.

La 12an de majo 2008, tertremo de la grado 8 laŭ la riktera skalo trafis la gubernion Wenchuan, mortigante pli ol 69 000 vivojn kaj detruante preskaŭ la tutan gubernion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin