Siria armeo urĝas civilulojn evakui regionon Orient-Ghouta

(GMT+08:00) 2018-02-23 19:48:41     Redaktoro:Yu

Helikopteroj de la siria armeo ĵaŭde faligis multajn flugfoliojn super la regiono Orient-Ghouta sub la regado de la ribeluloj en la orienta antaŭurbo de Damasko, urĝante civilulojn foriri antaŭ la baldaŭa milita ofensivo.

La armea amaskomunikilo raportis, ke la flugfolio diris, ke la regiono Orient-Ghouta estas sub la sieĝado, kaj civiluloj devas tuj evakui la regionon. Ili estis petitaj moviĝi al regionoj sub la regado de la siria armeo. La flugfolio inkluzivas instrukciojn kiel trovi sekurajn elirejojn ilustritajn sur malgranda mapo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin