Rusio plue antaŭenpuŝos astanan interparolon pri Sirio

(GMT+08:00) 2018-02-24 16:08:31     Redaktoro:Pluveta

Vendrede rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Usono kaj ĝiaj aliancanoj neniam prenas Jabhat Fateh al-Sham kiel atakiton. Male Usono kalumniis la astanan interparolon iniciatitan de Rusio, Turkio kaj Irano pri Sirio.

Tiutage la retejo de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj raportis, ke tiutage proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris, ke senŝese okazis bataloj en Orienta Ghouta de Damasko, kaj Rusio neaktive akcelis la armisticon. Jam malsukcesis la astana interparolo pri Sirio. Pri tio Lavrov publikigis parolon emfazante, ke Rusio, Turkio kaj Irano plue antaŭenpuŝos la interparolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin