Ĉina reprezentanto bonvenigis aprobon de rezolucio pri armistico de Sirio

(GMT+08:00) 2018-02-25 13:37:06     Redaktoro:祃璟琳

Sabate ĉina konstanta reprezentanto al la UN Ma Zhaoxu faris parolon, bonvenigante la aprobon de la rezolucio num. 2401 de la Sekureca Konsilio de UN pri militpaŭzo de Sirio en tuta teritorio. Li esperis, ke la rezolucio estos amplekse efektivigata.

Ma diris, ke la rezolucio enhavas respekton al suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Sirio, postulas ĉiujn partiojn haltigi malamikajn agojn, subtenas humanitaran situacion de Sirio kaj subtenas Sirion plue bati kontraŭ terorismo. Ĉinio aktive partoprenis en la interkonsiliĝo, faris klopodon por atingo de interkonsento kaj ludis konstrueman rolon. Ĉinio esperas, ke la SK plue tenos unuiĝon en la demando pri Sirio, antaŭenigos ĉiujn partiojn de Sirio fortigi militpaŭzon, kunlabore bati kontraŭ terorismaj organizoj kaj ludos konstrueman rolon al protekto de paco kaj stabileco de Sirio kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin