Novaĵoj  (Februaro 26)

(GMT+08:00) 2018-02-26 17:32:35     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la Penso de Xi Jinping estas proponita por esti inkluzivita en konstitucion; fermiĝis la 23aj Vintraj Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) proponis skribi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko en la konstitucion de la lando.

Ankaŭ la Scienca Vidpunkto pri Disvolvado estis proponita por esti inkluzivita en la konstitucion. La propono estis publikigita dimanĉe.

Laŭ la propono pri revizio de la konstitucio, sub la kondukado de la KPĈ kaj la gvidado de Marksismo-Leninismo, la Penso de Mao Zedong, la Teorio de Deng Xiaoping, la Teorio de Tri Reprezentoj, Scienca Vidpunkto pri Disvolvado, kaj la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj sekvos plu la demokratian diktatorecon de la popolo kaj la socialisman vojon, daŭrigos reformon kaj pord-malfermon al la ekstera mondo, konstante plibonigos socialismajn instituciojn, disvolvos la socialisman merkatekonomion, evoluigos socialisman demokration, plibonigos la socialisman laŭleĝan regadon, aplikos novan koncepton pri disvolvado kaj laboros diligente kaj memstare por modernigi la industrion, agrikulturon, nacian defendon kaj sciencon kaj teknikon de la lando laŭgrade kaj antaŭenigi la kunordigitan evoluon de la materiala, politika, kultura kaj etika, socia kaj ekologia progreso, por turni Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela, kaj realigi nacian rejuniĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni kaj reĝa patrino Norodom Monineath Sihanouk, dimanĉe en Pekino.

Yang bonvenigis ilin viziti Ĉinion dum la Printempa Festo kaj transdiris sincerajn salutojn kaj bondezirojn de prezidanto Xi kaj lia edzino. Li diris, ke en 2016 la du ŝtatestroj interŝanĝis oficialajn vizitojn, kaj tio forte akcelis disvolvadon de la ĉina-kamboĝaj rilatoj. Ĉi tiu jaro markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo, kaj ambaŭ flankoj konsentis antaŭenigi siajn rilatojn.

Reĝo Sihamoni kaj reĝa patrino Monineath petis Yang transdoni iliajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi kaj lia edzino kaj diris, ke la rilatoj inter la du landoj havas vastan perspektivon.

La 23aj Vintraj Olimpikoj fermiĝis dimanĉe vespere en la Olimpika Stadiono en PyeongChang, Sud-Koreio. Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Tormas Bach deklaris fermiĝon de la Vintraj Olimpikoj kaj reasertis la olimpikan ideon pri paco. Li ankaŭ dankis Sud-Koreion kaj la volontulojn pro ilia klopodo por la sukceso de la okazaĵo. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis la ferman ceremonion.

Chen Jining, urbestro de Pekino, la gastiganto de la venontaj Vintraj Olimpikoj, transprenis la olimpikan flagon. Per 8-minuta prezentado, Pekino montris al la mondo perfektan kombinadon de la ĉina antikva kulturo kaj moderna scienco. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis inviton al la tuta mondo per la videaĵo "Bonvenon en Pekinon en 2022".

Sud-korea prezidento Moon Jae-in dimanĉe renkontiĝis kun la altnivela delegacio de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kiu atingis Seulon tiutage por ĉeesti la ferman ceremonion de la 23aj Vintraj Olimpikoj.

Moon havis apartan renkontiĝon kun la delegacio de la KDPR dum ĉirkaŭ unu horo en la orienta gubernio PyeongChang, kie la ferma ceremonio komenciĝis je la 8a horo vespere laŭ loka tempo.

La delegacio, estrata de Kim Yong Chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la reganta Korea Laborista Partio, transiris la severe gardatan interkorean landlimon laŭ la tera itinero kaj estis veturigita per aŭtoj al hotelo en Seulo.

La Blanka Domo diris dimanĉe, ke Usono, Sud-Koreio kaj la internacia komunumo ĝenerale konsentas, ke la sennukleigo devas esti rezulto de dialogo kun la Korea Demokratia Popola Respubliko.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke la maksimuma premkampanjo devas esti daŭrigita ĝis sennukleiĝo de Pjongjango. Ĝi akcentis, ke pli brila vojo estos disponebla por Pjongjango, se ĝi elektos sennukleigon. "Ni vidu, ĉu hodiaŭa mesaĝo de Pjongjango, montranta volon okazigi intertraktadon, reprezentas la unuan paŝon laŭ la vojo al la sennukleigo."

La Blanka Domo diris ankaŭ, ke Usono kaj la mondo devas kontinue rimarkigi, ke la nukleaj kaj misilaj programoj de la KDPR estas seneliraj. Usono sin dediĉos plu al la kompleta, kontrolebla kaj neinversigebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) dimanĉe kondamnis sankciojn deklaritajn de Usono kontraŭ la KDPR, asertante, ke la decido de Usono celas refoje estigi alfrontadon kaj militon en la Korea Duoninsulo.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la proparolanto diris, ke nun la nordo kaj la sudo de la duoninsulo rekomencis dialogon, kaj pro la komuna klopodo de la du flankoj, sukcese okazis la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, sed Usono deklaris grandskalajn sankciojn kontraŭ la KDPR antaŭ la ferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj, kun la intenco refoje estigi alfrontadon kaj militon en la duoninsulo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la KDPR jam kelkfoje deklaris, ke la KDPR konsideros ian ajn blokadon kiel militan agon. La proparolanto aldonis, ke la KDPR punos Usonon en sia maniero, se ĝi ignoros sincerecon kaj klopodojn de la KDPR por plibonigo de interkoreaj rilatoj kaj konservado de paco kaj stabileco sur la duoninsulo.

La franca prezidentejo dimanĉe publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel telefone konversaciis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj esprimis deziron klopodi kune kun Rusio por antaŭenigi la pacan procezon de Sirio.

La komunikaĵo diris, ke la gvidantoj de la tri landoj aklamis la rezolucion unuanime adoptita de la Sekureca Konsilio de UN, kiu postulas, ke Sirio efektivigu almenaŭ 30-tagan militpaŭzon en la tuta lando. La gvidantoj de Francio kaj Germanio vokis ĉiujn partiojn influhavajn al la siria situacio antaŭenpuŝi ĉi tiun rezolucion. La komunikaĵo aldonis, ke franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian iros al Moskvo marde por intertraktado kun la rusa flanko.

Laŭ la rezolucio adoptita de la Sekureca Konsilio en sabato, post haltigo de malamikaj agoj, ĉiuj koncernaj partioj devas certigi sekuran, glatan kaj kontinuan pasadon de aŭtovicoj de la humanitara agado de UN kaj ĝiaj partneroj por ke helpmaterialoj kaj aparatoj povu atingi ĉiujn lokojn de la lando, precipe malfacile alireblaj kaj sieĝataj regionoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin