Okazis aktiveco en franca Nacia Biblioteko por ĉina Printempa Festo

(GMT+08:00) 2018-02-27 14:04:04     Redaktoro:Selena

La 9an de februaro, okazis aktiveco en franca Nacia Biblioteko por ĉina Printempa Festo. Ĝi estas organizita de la ĉina Ambasadorejo en Francio kaj de la Nacia Biblioteko. Ĉina fama verkisto Mai Jia kaj franca konata ĉinologo Cyrille Javary invitite faris interŝanĝon kun ĉeestantoj. Ili alportis al francoj la ĉinan literaturon kaj kutimojn kaj morojn de la ĉina Printempa Festo.

Ĉina ambasadoro en Francio Zhai Jun speciale venis por inaŭguri la aktivecon. Li diris farante salutvortojn, ke ĉifoje en la aktiveco oni kreive enkondukas enhavon de la ĉina literaturo por ke la franca popolo pli bone sentu la ĉarmon de la ĉina kulturo kaj komprenu la aspiron de la ĉina popolo al la bela vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin